Crato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krato)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Crato (Portugalio) kaj Crato (stacidomo).

Crato [kratŭ] (foje esperantigita Krato) (S 7°14’; W 39°24’, 426 m super la maro) estas urbo en Ŝtato Cearao, Brazilo, fondita en la 21-a de junio 1764. Ĝia municipo havas 1.009,2 km² kie estas la vilaĝoj Lameiro, Quintino, Santa Fé, Vilaĝo de Palmeiras, Bela Vista, Belmonte, Campo Alegre, Santa Rosa, Monte Alverne, Muriti kaj Ponta da Serra. La municipo havas 121 462 loĝantojn (2010) (Urba desenco:120,35 po km²). Poŝta kodo: 63.100-000.

Loko de Crato en la subŝtato
Panoramo de Crato

Esperanto en Crato[redakti | redakti fonton]

Pastro Manoel Feitosa eble estis pioniro de Esperanto tie en la 1920-aj jaroj. Cariry Esperantista Asocio estis fondita en Crato la 24-a de marto 1921, iniciato de la pastro Manoel Feitosa, kiu havis kunlaboron de Antônio Freire Jucá, tiama sekretario de Nova Samideanaro. Aliĝis al la nova asocio: Quintino Rodrigues de Oliveira e Silva, tiama episkopo de Crato, kaj diversaj pastroj kaj komercistoj. Nuntempe Crato ankoraŭ havas Esperanto-grupon.

Koordinatoj: 07° 14′ 02″ S 39° 24′ 32″ U / 7.23389 °S, 39.40889 °U / -7.23389; -39.40889 (mapo)