Kravmagao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krav-Magao)
Kravmagao
batalsporto • persona defendoluktoarto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Krav-Magao (hebree קרב מגע "tuŝ-batal(ad)o") estas la oficiala sindefenda sistemo de la Israela armeo. Oni instruas kravmagaon ankaŭ al multaj policaj organizoj kaj civitanoj en diversaj landoj.

Kravmagao traktas pri instinktaj movoj, praktikaj teĥnikoj kaj realismaj trejnscenaroj. Ĝi instruas taktikojn kaj por eviti, pritrakti kaj venki ĉiajn atakojn kaj perfortaĵojn. Ĝi celas, ke oni povu facile lerni kaj memori ĝin, ke oni ekzercu ĝin nature kaj intuicie, eĉ sub streĉaj kondiĉoj.

En kravmagao oni instruas:

  • Eviti kaj eskapi
  • Reagi al ĵetoj kaj faloj en diversaj direktoj kaj anguloj
  • Ataki kaj kontraŭataki je diversaj celoj, distancoj, altecoj, anguloj, direktoj, ritmoj kaj pozicioj
  • Uzi diversajn ordinarajn objektojn por sin defendi
  • Defendi sin kontraŭ senarmilaj atakoj kiel pugno- kaj pied-batoj
  • Liberiĝi de diversaj luktaj tenoj kaj prenoj
  • Defendi sin kontraŭ homo armita per tranĉilo, bastono, botelo aŭ pafilo
  • Trakti pri tiuj atakoj en diversaj situacioj kaj lokoj, ekz. kontraŭ unu atakanto aŭ kontraŭ grupo, en ŝtuparo, en strateto, en aŭto, sidante, kuŝante surtere, en akvo, ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]