Krea Komunaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La simbolo de la Krea Komunaĵo

Krea Komunaĵo (angle: Creative Commons, aŭ CC) estas Usona senprofita organizaĵo, strebanta plimultigi kreajn verkojn, kiujn ĉiu ajn rajtas libere laŭleĝe uzi, kunhavigi kaj aliigi.[1] La organizaĵo disponigas kelkajn permesilojn Krea Komunaĵo, kiuj faciligas al la aŭtoroj de verkoj jure precize determini kiujn aŭtorrajtojn ili volas konservi kaj kiujn rezigni profite al la aliuloj.

Iniciatis la projekton Creative Commons en la jaro 2001 i. a. Lawrence Lessig, proponante pli liberan sistemon de aŭtoraj rajtoj. Creative Commons zorgas pri aro da internaciaj projektoj por traduki permesilojn de la angla lingvo kaj de la usona juro al aliaj lingvoj kaj jursistemoj.

bildstria klarigo pri la avantaĝo de duobla licencigo de foto laŭ la licencoj krea komunaĵo kaj GFDL

Historio[redakti | redakti fonton]

En ĉiuj landoj ekzistas striktaj leĝoj pri kopirajto, kiuj malpermesas kopii literaturan verkon, bildon, muzikon ktp, sen antaŭe – kutime kontraŭ pago – akiri la rajton por tio. Aliflanke, multaj verkistoj kaj artistoj ege deziras, ke iliaj verkoj estu kopiataj kaj konataj de la publiko, sen iu ajn kompenso. La disvastiĝo de Interreto ankoraŭ pliakrigis la kontraston inter regulado kaj libereco.

Antaŭ kelkaj jaroj en pluraj landoj la daŭro de la kopirajta protekto estis konsiderinde plilongigita. En Usono en iuj okazoj ĝi povas atingi 70 jarojn post la morto de la kreinto. El tio rezultas, ke pro kopirajtaj problemoj fojfoje ne plu eblas reeldoni valorajn verkojn. Usonaj kontraŭantoj de la troa protekto procesadis pro tio (la tiel nomata kazo Eldred kontraŭ Ashcroft). Protagonisto en tiu proceso estis Lawrence Lessig, profesoro en la Stanford Law School kaj arda favoranto de libera kulturo.

La verdikto de la usona supera kortumo ne kontentigis Lessig, kaj li fondis en 2001 la asocion Creative Commons, Krea komunaĵo. En 2002 CC aperigis sian unuan aron de permesiloj.

Permesiloj[redakti | redakti fonton]

La CC-permesiloj estas senpage haveblaj bildetoj kaj tekstoj, per kiuj la aŭtoro informas la leganton, ke lia rete aperigita verko estas tute libere uzebla aŭ ke estas iuj kondiĉoj priatentindaj. Se ekzemple estas limigoj, la bildeto povas enhavi la tekston some rights reserved (kelkaj rajtoj estas rezervataj). Alklakante la bildeton, la leganto de la paĝo alvenas al alia paĝo, en kiu la kondiĉoj estas pli detale klarigitaj per aliaj bildetoj, ekzemple kun la surskribo BY: (devo mencii la aŭtoron en okazo de reuzo) aŭ kun trastrekita dolaro-signo (malpermeso de komerca uzo), kaj teksto. Sur tiu paĝo estas ankaŭ ligilo al la permesilo mem.

Ĝenerala bildo "iuj rajtoj rezervitaj, informanta pri uzo de iu el la permesiloj Krea Komunaĵo krom CC0

La verkisto povas ankaŭ uzi pli detalan bildeton ĉe sia verko, por ke oni ne devu alklaki aŭ fari ion alian por ekscii pri la uzkondiĉoj de la verko, kiam oni jam scias, kion signifas ekzemple „CC BY-SA 3.0“. Interalie pro ne sufiĉe detalaj bildetoj kiel „Some rights reserved“ oni fojfoje erare pensas, ke ekzistas nur unu sola permesilo „Creative Commons“.

La originaj CC-permesiloj estis bazitaj sur usona leĝaro kaj ne nepre havas juran validon en aliaj landoj. Tial ili estas adaptataj al la leĝaro de aliaj landoj kaj tradukataj al lokaj lingvoj. En la ĉefpaĝo creativecommons.org jam eblas elekti el kelkdeko da jurisdikcioj.

En la sama retpaĝaro estas ankaŭ gvidilo por elekti la deziratan permesilon kaj por meti la referencan bildeton sur nove kreita paĝo. Bedaŭrinde, la informoj estas relative komplikaj por nespertulo kaj preskaŭ ekskluzive en la angla lingvo.

Ĉiuj tekstoj interrete publikigitaj de la internacia magazino sendependa Monato nun portas CC-permesilon, kiel ekzemple en la jena artikolo.

Elementoj[redakti | redakti fonton]

La nunaj (en marto 2009) permesiloj de Creative Commons estas priskribeblaj pere de elementoj, kiuj konsistigas iliajn titolojn. Ĉiu el la elementoj en la Esperanta traduko respondas la demandon "Kiel oni nur rajtas distribui la verkon?" La elementoj mem prezentas nur pli facile kompreneblan esprimon de devigaj kondiĉoj de la permesiloj, jure valida tamen estas ĉiam la Jura Teksto (plena permesilo).

Liberaj
  • BY (Atribuite) — menciu la aŭtoron.
  • SA (Samkondiĉe) — rezultoj de ŝanĝo de la verko devas havi la saman permesilon.
Neliberaj
  • ND (Nemodifite) — ne aliigu la verkon.
  • NC (Nekomerce) — ne uzu la verkon por profiti mone.

Liberaj[redakti | redakti fonton]

Tiuj ĉi elementoj prezentas limigojn permesatajn de la Difino de liberaj verkoj kaj de iuj aliaj difinoj de libera verko. Verkoj kun permesiloj konsistantaj nur el tiuj elementoj estas do ordinare rigardataj kiel liberaj. Tamen la projekto Debian rigardas iujn el la permesiloj kiel neliberaj, kalkulante iun kontraŭmalliberigan kondiĉon en la permesiloj kun versio „2.5“ tro malliberiga.

Cc-by new white.svg Atribuite (BY)

Signifas, ke oni menciu la aŭtoron. Ĉiuj el la nunaj permesiloj de CC, krom CC0, havas tion. La aŭtoro rajtas ordoni, ke oni ne menciu lian nomon en ofenda por li verko laŭleĝe bazita sur lia verko.

Cc-sa white.svg Samkondiĉe (SA)

Rezultoj de ŝanĝado de la verko estas disdoneblaj nur laŭ la sama permesilo kiel tiu de la baza verko.

Ĝi estas kontraŭmalliberiga kondiĉo. Kiam oni uzas ĝin sen NC, ĝi faras rajtocedon (sed nur se oni rigardas la permesilon CC BY-SA kiel libera), sur kies simbolo estas bazita la simbolo de SA.

Memkompreneble ĝi ne estas kunigebla kun ND.

Neliberaj[redakti | redakti fonton]

Uzo de tiuj ĉi elementoj faras la verkon nelibera laŭ ĉiuj difinoj (ekzemple de freedomdefined.org, de FSF, de OSI, de Debian).

Cc-nd white.svg Nemodifite (ND)

Malpermeso aliigi la verkon. Oni tamen rajtas transformi ĝin por povi uzi ĝin per alia aparato, programo ks.

Cc-nc white.svg Nekomerce (NC)

Malpermeso uzi la verkon por profiti mone.

Ĝi estas unu el la plej uzataj, sed ankaŭ la malpli klaraj aferoj pri la permesiloj.

Kunmetaĵoj de la elementoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2009, la organizaĵo proponis ses tipojn de la permesiloj Krea Komunaĵo:

Ĉiu permesilo proponata en la versio 3.0 ebligas almenaŭ tutmondan nekomercan kunhavigon de la verko kaj malpermesas uzi iajn ajn rimedojn malhelpantajn ekspluati la rajtojn liveritajn per la permesilo.

Aliaj permesiloj[redakti | redakti fonton]

  • CC0 1.0 Universal (simbolo: (0), marko: CC-Zero-badge.svg) estas liberega permesilo, per kiu oni forlasas ĉiujn siajn rajtojn pri verko, farante la verkon libera kiel publika havaĵo. Ĉi tio diferencas de publika havaĵo, ĉar en kelkaj landoj ne eblas fari sian verkon publika havaĵo, tio estas simple sensencaĵo.
  • Sampling+ 1.0 (simbolo de la permesa parto: CC-sampling.svg) ebligas nekomercan disvastigon kaj uzadon, kaj iometan, apenaŭ rimarkeblan, uzadon de verko en aliaj verkoj. Malgraŭ la ebleco ŝanĝi kaj uzi verkon kun komercaj celoj, ĉi tiu permesilo ne estas libera, ĉar la verko devas esti malgrandega parto de la verko efektive uzata, aŭ esti treege multe ŝanĝita, kaj ankaŭ preskaŭ ĉia reklama uzado estas malpermesata.

Iloj por uzado de aliulaj permesiloj[redakti | redakti fonton]

CC disponigas[2] ankaŭ ilojn por uzado de kelkaj liberaj permesiloj publikigitaj de aliaj organizaĵoj simila al la uzado de ĝiaj propraj permesiloj. Disponeblas mallongaj priskriboj de la permesiloj por homoj kaj HTML’aĵoj por komputilaj programoj.

Specimenaj permesiloj[redakti | redakti fonton]

Malaktualaj permesiloj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj permesiloj antaŭe disponigitaj de Creative Commons nun estas malrekomendataj. Ĉi tiuj du permesiloj estas malliberaj:

La permesiloj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekde Marto 2007 estas sur la oficiala retejo de la organizaĵo Krea Komunaĵo disponebla, inter multaj nacilingvaj tradukoj, ankaŭ Esperanta versio de la Popola Resumo (Commons Deed) por ĉiuj permesiloj – temas ne pri la efektivaj juraj tekstoj de la permesiloj, sed pri „praktika helpilo por klarigi la Juran Tekston (plenan permesilon), pri facile komprenebla esprimo de kelkaj ĉefaj nocioj“, la tradukoj mem ne havas juran valoron.

La unuaj Esperantaj tradukoj de la Popola Resumo (el Marto 2007) estis verko de Yves Nevelsteen, en la jaroj 2009–2010 tamen estis la traduko komplete refarita, inkluzive optimumigon de ties terminaro, fare de Petr Adam Dohnálek. Tiu ankaŭ havis komence de la jaro 2009 planon estigi leĝe konforman tradukon de la Jura Teksto (efektiva permesilo) en la versio Neadaptita, kun aprobo laŭ la Svisa juro, kaj instigi la organizaĵon Krea Komunaĵo publikigi poste ankaŭ tiun tekston. Kelkajn jarojn antaŭe, kiam ankoraŭ ne estis publikigita la internacia versio de la permesiloj, la Ĝenerala Konsilanto de la organizaĵo Mia Garlick ja proponis traduki la Popolan Resumon kaj koncerne la Juran Tekston li menciis jene:

Koncerne la Juran Tekston, tiu strebas esti en la lingvo kaj adopti la terminaron de la leĝoj en la jurisdikcio, kien la Jura Teksto estas alportata. Tamen, okaze de Esperanto miascie ekzistas neniu jurisdikcio kaj tial en ĉi tiu fazo ŝajnas neeble Esperantigi la Juran Tekston. Ni laboras pri vere „ĝenerala“ permesilo, kiu spegulos la lingvon de la internaciaj kontraktoj (la nuna spegulas la Usonan juron) kaj espereble poste eblos traduki la Juran Tekston en Esperanton, kiam ni kompletigos la procedon.

(In relation to the Legal Code, that tends to be the language and adopt the terminology of the laws of the jurisdiction for the particular jurisdiction to which the license has been ported. However, in the case of Esperanto there is, as far as I understand it, no jurisdiction and thus, it would not seem possible at this stage to translate the Legal Code into Esperanto. We are working on a truly “generic” license that reflects the language of international treaties (the current one reflects US law) and perhaps it may be possible to translate that Legal Code into Esperanto once we have completed this process.)

Tamen, kiam la procedo jam estis finita kaj la vere ĝenerala versio ekzistis, la organizaĵo en la jaro 2009 konsentis nur kun publikigo de la Popola Resumo, same kiel antaŭe, ne de la Jura Teksto. La estrino de la organizaĵo, doktorino Catharina Maracke, skribis interalie:

… ni diskutis interne dum pasintaj jaroj kaj konkludis, ke ni ne traduku la naciajn versiojn en iun ajn lingvon krom tiujn, kiuj oficiale estas parolataj en la koncerna jurisdikcio. La versio Neadaptita estis publikigita por uzo de kreantoj kaj aŭtoroj, al kies jurisdikcio ankoraŭ la permesilo ne estis adaptita; ĝi estas bazita sur la lingvo de la internaciaj kontraktoj kaj tial uzas la Anglan kiel ties oficialan lingvon. El la perspektivo de la Krea Komunaĵo estus laŭvorta traduko de la versio „neadaptita“ en aliajn lingvojn ne helpema, sed konfuza.

(… we have discussed this internally over the past years and the conclusion was that we don't translate national CC licenses into any other language except the languages, which are officially spoken in that respective jurisdiction. The "unported" license was drafted to be used by creators and authors to whose jurisdiction CC has not been able to port the licenses and it is based on the language of international treaties - and therefore we used English as the official language for that. From a CC perspective it will not be helpful but rather confusing to literally translate the “unported” license into other languages.)

Similaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Inter aliaj GNU (libera programaro, www.gnu.org) kaj Vikipedio havas similajn celojn kaj kunlaboras kun CC. Al la listo antaŭ nelonge aldoniĝis Ourmedia (www.ourmedia.org), kiu promesas senpage kaj poreterne enretigi artajn kreaĵojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ŝablonoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]