Kredokonfeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kredokonfesokredo-simbolo (latine "Credo" - „mi kredas“, de credere = kredi) estas parto de la kristana diservo. Mallongaj versioj estas konataj ekde la malnova eklezio, antaŭ ĉio en la funkcio de baptokonfesoj, tamen ne entenata en ĉiuj liturgiaj formoj. En la diferencaj kristanaj eklezioj la Kredo aperas ĉe la diversaj partoj de la diservo, kutime tamen lige kun la bapto aŭ la evangelia proklamo.

Formoj[redakti | redakti fonton]

Kiel tekston de la Kredo la katolika kaj la ortodoksa liturgiojn utiligas la t.n. nicean Credo-n. Ĝi estas la Kredo, kiu estas uzata en la diservoj de ĉiuj kristanaj eklezioj. Tamen la nicea Kredo en la okcidentaj eklezioj estas parolata kun la aldono de la Filiokvo, male en la ortodokxaj eklezioj en la praformo sen Filioque. Ekde la liturgireformo en la katolika eklezio oni uzas ofte la pli mallongan, t.n. apostolan Kredo-n. En la evangelaj eklezioj la apostola Kredo estas la kutima konfeso ekde la reformacio; la nicean oni plejofte deklamas dum speciale solenaj eventoj aŭ en ekumenaj diservoj.

Teologia Funkcio[redakti | redakti fonton]

Teologie la kredokonfeso estas konfirmo de la ĝusta kredo, por dislimigi sin de la herezo ene de la kristanaj eklezioj. Ja ekzistas en modernaj diservoj ankaŭ konfesformoj, kiuj esprimas la propran kredorigardon, sed tio ne estas la praa funkcio. Je la komenco la Kredo precipe rilatas kun la bapto. Poste oni uzis ĝin pli forte kiel kredodokumento, per kiu oni povas pruvi la legitimecon de la propra kredo. Tial en la plejmultaj eklezioj la Kredo ankaŭ hodiaŭ staras en konekto kun la evangelia proklamado kaj la bapto:

  • En la katolikismo kaj la ortodoksismo oni parolas la Kredo-n kiel ero de la ordinariumo kutime je dimanĉoj kaj festotagoj inter prediko kaj porpetoj. Gix estas ero de la vortodiservo. La kredantoj konfesas antaŭ la komunio denove la fidon, kvazaŭ kiel kondiĉo, ĉar laŭ katolika kompreno la kredo prezentas la kondiĉon por la komunikomunumo. Je tiu ĉi punkto de la meso ankaŭ en la antikva epoko la ankoraŭ ne baptitoj, kiuj do formale ja ne akceptis la kredon, devis forlasi la diservon.
  • En la protestantismo la loko de la kredokonfesado estas tiu parto de la diservo titolita per „evangelio kaj konfeso“. Tio signifas: La kredokonfeso estas deklamata aŭ antaŭ aŭ post laprediko, se en la diservo ne okazis bapto.
  • En la Islamo, "Mi atestas ke nenia dio ekzistas krom Dio, kaj mi atestas ke Mohamedo estas la sendita de Dio" (Aŝadu an la ilala il alah ŭa aŝadu anna muĥamadam raĉululah) estas la kredokonfeso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble la Kredo fontas en la fruegaj komencoj de la kristanismo en la prakomunumo de Jerusalemo, sed ĝi limitiĝis je la baptorito. Nur poste patriarko Timoteo de Konstantinopolo enprenis ĝin en la orientan liturgion. En la okcidento la 3-a koncilio de Toledo en Hispanio alprenis gixn en la mesliturgion en la jaro 589, kiam reĝo Rekared konvertiĝis de la arianismo. Supozeble herezoj estis la kaŭzo, konfesi la kredon ne nur ĉe la bapto, sed je ĉiu meso. Tiutempe oni preĝis la Kredo-n antaŭ la Patro Nia, tenante ĝin kiel antaŭkondiĉo por la komunio. Ekde Hispanio la Kredo iris kiel parto de la liturgio en la Frankan Imperion, kie ĝi disvastiĝis dum la 8-a jarcento. Papo Leono la 3-a oficiale permesis la kantadon de la Kredo dum la meso post demando de Karolo la Granda en la jaro 810. Nur en 1014 Benedikto la 8-a enprenis la Kredo-n en la roman liturgion, onidire laŭ deziro de imperiestro Henriko la 2-a, kiu okaze de sia koronado kiel imperiestro miris pri la manko de la Kredo en la roma liturgio.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Latine Esperante
Credo in unum Deum,
patrem omnipotentem, factorem cæli et terræ,
visibilium omnium et invisibilium.
Et in unum Dominum Jesum Christum,
Filium Dei unigenitum.
Et ex Patre natum ante omnia sæcula.
Deum de Deo, lumen de lumine,
Deum verum de Deo vero,
genitum, non factum,
consubstantialem Patri:
per quem omnia facta sunt.
Qui propter nos homines et propter nostram salutem
descendit de cælis.
Et incarnatus est
de Spiritu Sancto
ex Maria Virgine,
et homo factus est.
Crucifixus etiam pro nobis
sub Pontio Pilato;
passus et sepultus est,
et resurrexit tertia die, secundum Scripturas,
et ascendit in cælum,
sedet ad dexteram Patris.
Et iterum venturus est cum gloria
judicare vivos et mortuos,
cujus regni non erit finis.
Et in Spiritum Sanctum, Dominum et vivificantem:
qui ex Patre Filioque procedit.
Qui cum Patre et Filio simul adoratur
et conglorificatur:
qui locutus est per Prophetas.
Et unam, sanctam, catholicam
et apostolicam Ecclesiam.
Confiteor unum baptisma
in remissionem peccatorum.
Et expecto resurrectionem mortuorum,
et vitam venturi sæculi. Amen.
(latina versio laŭ la meslibro de la katolika eklezio)


Mi kredas je unu Dio,
la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
nununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro naskiĝinta antaŭ ĉiuj jarcentoj:
Dio el Dio, Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita,
samsubstanca kun la Patro;
per kiu ĉio estas farita.
Por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj.
Kaj per la Sankta Spirito
Li enkarniĝis el la Virgo Maria
kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Pontio Pilato,
Li mortis kaj estis entombigita,
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos en gloro, juĝi la vivantojn kaj mortintojn,
Kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas el la Patro kaj la Filo.
kiu kun Patro kaj Filo same estas adorata kaj glorata;
kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu eklezio: sankta, katolika* kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la resurekton de la mortintoj
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.
(esperanta versio laŭ Adoru, eldonita de IKUE kaj KELI, eldonejo Ponto 2001)
* evangela tekstversio en la kredokonfesado laŭ Nicea- Konstantinopolo: „kaj la ununura, sankta, ĝenerala kaj apostola eklezio.“
En la apostola kredokonfesado la evangela tekstversio legiĝas jene: „la sankta kristana eklezio“.

La laŭvorta traduko de la Credo legiĝas "mi kredas". La katolika eklezio tamen decidis dum la Dua Vatikana Koncilio, traduki tie anstataŭe per "Ni kredas". Parte la evangeliaj eklezioj aliĝis al tio.

Ceremonioj[redakti | redakti fonton]

La ceremioj de la komunumo je la Kredo estas simplaj: Je la vortoj "Et incarnatus est de Spiritu Sancto ex Maria Virgine, et homo factus est" ĉiuj kliniĝas. Dum kristnasko kaj je la altfesto de la profetaĵo de la Sinjoro oni kliniĝas.

Dum la tradiciita mesrito uzita ĝis la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento en la romkatolika eklezio kaj nun celebrata nur je malmultaj lokoj, la t.n. trenta meso, oni surgenuiĝas je ĉi tiu loko. Krome oni krucosignas sin dum la vortoj "et vitam venturi sæculi".

en la protestantismo ne ekzistas apartaj formoj. Kutime la komunumo parolas la kredokonfesadon starante, dum kiam oni – alie ol dum la preĝado – ne mallevas la kapon, sed rigardas la altarkrucon.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]