Kreisleriana

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kreisleriana (op.16) estas pianoverko de Robert Schumann kaj validas kiel ŝlosila verko de la romantisma pianoliteraturo ("Kreisleriana" estas la pluralvorto de "Kreislerianum" = Kreisler-aĵo; la titolo do signifas kolekto da kreisleraĵoj).

La titolo de la verko komponita en 1838 rilatas al la figuro de la kapelmajstro Kreisler el la nefinita romano "Lebensansichten des Katers Murr" de E.T.A. Hoffmann, kiujn Schumann rigardis kiel prototipo de romantisma artisteco.

La ĉ. duonhora verko konsistas el ok unuopaj pecoj de forte kontrastaj karakteroj.

Movimentoj

  1. Äußerst bewegt, d-minora
  2. Sehr innig und nicht zu rasch, B♭-maĵora
  3. Sehr aufgeregt, g-minora
  4. Sehr langsam, B♭-maĵora - d-minora
  5. Sehr lebhaft, g-minora
  6. Sehr langsam, B♭-maĵora
  7. Sehr rasch, c-minora - E♭-maĵora
  8. Schnell und spielend, g-minora

Eksteraj ligiloj