Krejcero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berna krejcero el 1776

La krejcero, germane Kreuzer [krojcer], estas monero, kiu estis uzata en sudgermana areo, en la Aŭstra Imperio, kaj en Svislando.

La krejcera origino reiras al la groŝomoneroj, kiuj estis presitaj ekde 1271 en Merano en Provinco Bolzano. Pro la duobla kruco sur la antaŭa flanko, la monero baldaŭ ricevas la nomon krejcero (el la germana vorto „Kreuzer”). Ĝi disvastiĝis en la 16-a jarcento en la tuta suda germanparola regiono. La imperia monera leĝo de 1551 igis ĝin unuo por la eta arĝenta mono. 72 krejceroj egalis al unu ora guldeno, 237 krejceroj al kolonja marko. Konvene al tio, krejcero estis presita en alojo arĝenta-kupra, ekde la 17-a jarcento nur en kupro.

En la plimulto de la valuta sistemo de la sudgermana regiono, egalis 8 heleroj = 4 pfenigoj = 1 krejcero kaj 4 krejceroj = 1 bacoj. En la sudgermanaj ŝtatoj kun guldena valuto, ĝis 1872 unu guldeno egalis 60 krejcerojn. Male al tio, la groŝo estis la kutima monero en norda Germanio.

En Germanio ĝi estis uzata ĝis enkonduko de la marko 1873. En Svislando ĝi ekzistis ĝis enkonduko de franko 1850. En kelkaj regionoj oni jam provis pli frue enkonduki alian moneron nome centimon, sed la popolo ne akceptis la iniciaton. En Aŭstrio oni ŝanĝis la moneran sistemon en 1857, sed la krejcero ekzistis ankoraŭ plu ĝis 1892 kiel centono de guldeno.

Oni povas traduki la iaman brazilajn monunuojn kiel („Cruzeiro kaj Cruzado”) "krejcero".