Kremaciejo Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La malnova krematorio Ostrava - detruita en la jaro 1979.

Krematorio Ostrava estas krematorio (kremaciejo), kiu situas nun en urba parto de Ostrava, en Silezia Ostrava. En la pasinteco ĝi situis en urba parto Moravia Ostrava.

Historio

Malnova krematorio

La unuaj konsideroj pri konstruado de krematorio en Ostrava aperis jam en la jaro 1902. Tiutempe estis fare de urba reprezentantaro aprobita peticio enhavanta apelon al permeso de fakultativa sepultado per kremacio. Ĝi estis adresita kaj la landa registaro, kaj al la aŭstria parlamento. Sed ĝi ne ĝisatendis pozitivan reeĥon. Similaj provoj ripetiĝis ankaŭ en pluaj jaroj, bedaŭrinde kun la sama rezulto.

Nur estiĝo de Ĉeĥoslovaka respubliko alportis ŝanĝon. Per akcepto de leĝo n-ro 180/1919 Sb. el la 1-a de aprilo 1919 estis leĝigita cindrigado de mortintoj. Trafiki komencis iom post iom krematorioj en Liberec, Prago, Pardubice, Most kaj Nymburk.

En Ostrava oni komencis denove trakti pri la krematorio en la jaro 1919. La rezulto estis en la jaro 1922 aprobo de projekto, kiun prilaboris ark. Vlastislav Hofman kaj Inĝ. František Mencl. En julio de 1923 estis metita fundamenta ŝtono de la krematorio. La konstruado tre rapide kreskis kaj tiel la krematorio povis esti la 1-an de februaro 1925 solene malfermita kiel la unua krematorio en Moravio kaj la sesa en Ĉeĥoslovaka respubliko. Ĝi situis en malnova urba tombejo kaj ĝi kreis naturan dominaĵon de la tuta tombeja areo. En la jaroj 1931-1932 ĝi estis plenigita je kolombario kaj post la unuaj dek jaroj de trafiko estis alkonstruita dua kremacia fornego. En la jaro 1958 estis farita evidente la plej signifa konstrureguligo konsistanta en transigo de la ĝisnuna trafiko el hejtigado per koakso je gasa. Fine de la 50-aj jaroj falis decido nuligi la malnovan urban tombejon ĉe avenuo de 28. října kaj sur ties loko konstrui parkon de Klement Gottwald. Per tio estis sigelita la sorto de krematorio. La malnova krematorio, kiu estis unika kubisma konstruaĵo, estis en la jaro 1979 detruita. Hodiaŭ estas en tiu ĉi loko parko de d-rino Milada Horáková.

Nova krematorio

Novan krematorion oni komencis konstrui sur unu el la plej altaj punktoj de centra tombejo en Silezia Ostrava en la jaro 1961. Denove, kiel ĝia moraviaostrava antaŭulo, ankaŭ tiu ĉi konstruaĵo kreas dominaĵon de vasta ĉirkaŭaĵo. Konstrulaboroj dank' al diversaj malfacilaĵoj, krom aliaj ankaŭ pro granda subminado en tiu ĉi regiono, plilongiĝis ĝis la jaro 1969. Oficiala malfermo okazis nur en novembro de 1970. En pluaj jaroj estis farataj ŝanĝoj rilataj precipe al trafika parto. Menciinda estas interŝanĝo de fornegoj je pli efika tipo. Ununura videbla ŝanĝo de objekto de la krematorio estis en la jaro 1980 finigo de finkonstruo atendejo por funebrantaj gastoj. Verŝajne la plej signifaj reguligoj estis faritaj en la jaro 1993. Estis instalitaj kaj ektrafikigitaj novaj kremaciaj fornegoj direktataj per pinta komputila tekniko. Temas pri la plej moderna teknologia ekipaĵo en tiu ĉi fako. Tiu ĉi ekologie pura teknologio ne ebligas intervenon de homo en procedon de cindrigado kaj ĝi garantias centprocentan identecon de la cindro de mortinto.