Krenelo
El Vikipedio
Krenelo estas entranĉo en la supro de defenda muro, kiu permesas al defendanto rigardi kaj pafi eksteren, ŝirmante sin malantaŭ la apuda murdento. Kreneloj kaj murdentoj ofte formas regulan alternon, sed foje havas neregulan formon.
En elektrotekniko oni nomas krenela signalo signalon, kiu alternas inter nur du malsamaj valoroj ("malalta" kaj "alta"); ĝia tempa grafikaĵo aspektas kiel vico da kreneloj.
