Kreo el nenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arbo de la vivo, aŭ Etz haChayim (עץ החיים), estas mistika simbolo uzita en la esotera Kabalo de judismo por priskribi la vojon kaj la manieron laŭ kiuj Dio kreis la mondon el nenio (Joods Historisch Museum).

Ex nihilocreatio ex nihilo (eld. kreàcio eks niĥilo = Kreo el nenio) estas esprimo de la kristana teologio kiu indikas la kreantan agon de Dio, de mem efektivigitan sen profiti de io ajn kaj plenlibere kaj libervole, tial senbezona je io ekstere de si mem, sen antaŭkondiĉo kaj ekstera ĉiuspeca antaŭekzistanta helpilo.

La esprimo manifestas la tutan libervolon de la decido krei kaj ankaŭ la universalecon de la suvereneco de Dio kaj de perado de Kristo rilate ĉion ekzistantan.

Biblia fundamento[redakti | redakti fonton]

Spertuloj citas Rm 4,17: “17 (kiel estas skribite: Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaŭ Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ ili ekzistus.”;

Jo 1, 3-4: “3 Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. 4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj”;

Kol 1, 16-17: “16 ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas”;

El la Katolika Biblio (kaj ortodoksa kaj de la orientaj kristanaj eklezioj) oni citas 2Mak 7,28; “28 Mi petegas vin, mia infano, rigardu la ĉielon kaj la teron kaj kion ili enhavas, kaj sciu, ke Dio kreis tion el nenio, kaj simile ekestis la homa gento”.

Oni devenigas la saman koncepton el la unuaj versegoj de la unua ĉapitro de la Genezo, kie fantazie kaj mite estas subpensitaj la konceptoj pri kreo el nenio.

Kreo el nenio kaj la homa racio[redakti | redakti fonton]

Laŭ filozofoj de la kristana medio la homa racio kapablas pruvi ke la mondo estis kreita el nenio uzante metafizikan, ne fizikan, argumentaron. Pro sintezo kaj klareco kutime estas indikataj la kvin filozofiajn “vojojn” de Sankta Tomaso de Akvino ĉerpitajn el lia Sumo.

bibliistoj admonas ke la mitaj elementoj uzitaj en la Biblio estas utiligataj kiel portantaj de ideoj, ne kiel priskribo pri la realo. (vidu verkojn de Carlo Maria Martini kaj teologiajn verkojn de Jozefo Ratzinger.

Instruaj decidoj de la Magisterio de la Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

Unu por ĉiuj: Solena deklaro de la Unua Vatikana Koncilio

Latine: "5. Si quis non confiteatur, mundum resque omnes, quae in eo continentur, et spirituales et materiales secumdum totam sua substantiam a Deo ex nihilo esse productas; aut Deum dixerit non voluntate ab omni necessitate libera, sed tam necessario creasse, quam necessario amat se ipsum; aut mundum ad Dei gloriam conditum esse negaverit: anathema sit". (Denzinger 3025)

Esperante: "5.Se iu ne konfesas ke Dio elirigis el nenio la mondon kaj ĉiujn aĵojn en ĝi entenatajn, spiritajn kaj materiajn, en la tuteco de ilia substanceco: aŭ se diras ke Dio ilin kreis ne per volo libera je ĉiu neceso, sed tiom necese kiom li necese amas sin mem; aŭ se negas ke la mondo estis kreita por la gloro de Dio: anatemulo estu.

Origino de la esprimo[redakti | redakti fonton]

La esprimo aperis en antikvaj klasikaj formuloj kiel, ekzemple, ex nihilo nihil fit (el nenio nenio efektiviĝas); se ne laŭlitere, ĝi estis uzata ĉe Aristotelo kaj Lukrecio.

La Septuaginto tradukis tiel la unuan versegon de la Genezo: “ἐν ἀρχῇ ἐποίησεν” (En la komenco Dio faris). Ĉiukaze oni dubas ke en la Genezo aperas klare tiu koncepto, kie eble limiĝas al kaoso.

Manikeaj gnostikuloj Valentino kaj Bazilido uzis unuaj, en la greka, la esprimon “kreo el nenio”, sed por negi ke ĝi okazis pro la fakto ke la materio estas la malbono absoluta kiun Dio ne povis fari.

Oponantoj al la ideo de kreo el nenio[redakti | redakti fonton]

Kontraŭas al kreo el nenio ĉiuspeca de panteismo kiu faras la mondon Dio

Certa evoluismaj konceptoj kiuj transiras, sendistinge, el la prifizikaj rezonadoj al la metafizikaj; religioj kiel akceptas samvaloran dualismon, nome la mondo kaj la Dio (aŭ dioj); dualisma manikeismo kiu konfesas eternan materion kiun la “kreinto” nur reordigis kaj elaĉetis.

La Vedanta skolo de Hinduismo, kun aliaj tiureligiaj skoloj, reĵetas la kreon el nenio ĉar kontraŭa al la esenco mem de tiu religio.

Obĵetoj kontraŭ la kreo el nenio[redakti | redakti fonton]

Ne eblas kreo el nenio:

  • kiam Dio estus kreinta certe antaŭeksistis io, ekzemple la tempo. Respondo de kreistoj: Ne, ĉar eĉ la tempo estas kreitaĵo;
  • oni posedas neniun pruvon ke la mondo estis kreita el nenio. Respondo de kreistoj: Vere. Oni ne havas pruvojn de la fiziko, sed la metafiziko kiu uzas metafizikajn konceptojn kiel tiun de kaŭzo kaj la principon de kontraŭdiro per kiuj oni povas distingi la necesan el kontingenca;
  • “el nenio, nenio efektiviĝas”. Respondo: Ĉikaze la kreinto estas ekstere de ĉio imagebla kaj nepensebla kaj realigas sian projekton;
  • per la kreo el nenio Dio fariĝus responsa pri la malbono, eĉ krima. Respondo: Oni ne konas la tutan celaron kaj saĝon de la kreinto, kiu, per la revelacio, sciigas ke li destinis la kunlaborantajn homojn siaj adoptitaj filoj en sia Regno. Tio ne evidentas ekstere de la revelacio;
  • la kreo el nenio implicas teologion de imperio, bazitan sur forto unuflanka kaj sur la kontrolo de aliaj. Respondo: Ĉio komenco estas io absoluta kiel la homa libervola decidaro. Okaze de la libera agado de la homo, Dio permesas ke la homo libervole konstruu sian estonton.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • LUIS LADARIA, Antropologia teologica , Piemme-Università Gregoriana, Casale Monferrato-Roma, 1986, pp 52-56
  • Keller, Catherine (2003). Face of the deep: a theology of becoming. Routledge. ISBN 978-0-415-25649-0. Retrieved 2009-10-04.
  • Gerhard May: Schöpfung aus dem Nichts: Die Entstehung der Lehre von der creatio ex nihilo. De Gruyter, Berolini et al. 1978, ISBN 3-11-007204-1 (Arbeiten zur Kirchengeschichte. 48).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]