Kreola porko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kreola porko estis porkoraso en Haitio, bone alkutimiĝinta al la lokaj mizeraj vegetaĵaj, agrikulturaj kondiĉoj. La elteneco de la porko helpis la lokajn kamparanojn vivteni sin el malmulte da resursoj.

La kreola porko servis por la haitiaj kamparanoj kiel monfonto, vendante aŭ buĉante kaj tiel vendante ties partojn, ĝi servis kiel kontraŭpago por medikamentoj, semgrajnoj, lerneja instruado, vudu-ceremonio aŭ por geedziĝa festo.

La elteneco de la porko ne sufiĉis kontraŭ la afrika porkopesto, pro kio oni ekstermis tuton de la porkaro en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Laŭ studoj de Usono, en 1982, triono de la kreola porkaro de Haitio estis infektita kaj Usono timis la disvastiĝon de la pesto al Usono. Pro tio, Usono politike premis Haition, masakri ĉiun porkon. La dezirojn plenumis registaro de Jean-Bertrand Aristide kaj tio kaŭzis mizeriĝon de multaj kamparanoj. Multaj el ili hakis arbojn por fari lignokarbon, kio kondukis al senarbarigo de Haitio. Multaj fuĝis al la ĉefurbo.

Usono enkondukis en Haitio novan porkorason - kutiman en la granduzinoj de la usona mezokcidento -, kiu ne pasis al la lokaj kondiĉoj. La "uzina" porko bezonis puran akvon, kiun eĉ 80 % de la loĝangtaro ne havis; importitan multekostan furaĝon (90 USD komapre al unukapa enspezo de 130 USD je haitiano), inokulon kaj specialajn stalejon kun tegmento. La haitiaj kamparanoj nomumis la porkon baldaŭ "prince à quatre pieds," (kvarpieda princo).

En la plej lasta tempo, haitiaj kaj francaj agrarinĝenieroj provas bredi porkan varieton, kies proprecoj similas al tiu de la iama kreola porko [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grassroots International