Krepovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krepovo (aŭ kreivo) estas la kapablo estigi ion novan kaj celtaŭgan, ĉu novan solvon por problemo, ĉu novan metodon aŭ ilon, ĉu novan artan objekton aŭ formon. La kreita novaĵo ekestas per rekombino de konataj scieroj en nekutima maniero. Pro tio oni perceptas krepovan laboron ofte nelogika, kvankam la rezulto impresas tre logika.

Psikologiaj eksperimentoj en la kampo de motivigo kaj lernado montris ke la forto de la novigo estas faktoro instiganta al ago. Evidente ĉe pli alte evoluintaj organismoj ekzistas grava kaj kontinua tensio inter la establo kaj konservo de konstantaĵoj de la ĉirkaŭaĵo unuflanke kaj la interrompo de atingitaj ekvilibroj favore al novaj eblecoj por spertoj aliflanke.

Psikologiaj studoj pri altagrade krepovaj homoj observis ĉi tiun tension en la kadro de tiaj duecoj kiaj estas intelekto kaj intuicio, konscio kaj subkonscio, mensa sano kaj mensa perturbo, konvenciaĵoj kaj nekonvenciaĵoj, komplekseco kaj simpleco.

La sciencan pristudo de krepovo nomiĝas krepovoscienco, sed tiu ĉi termino ne estas vaste uzata (nek en Esperanto, nek ĝiaj ekvivalentoj (ekzemple "creatology" en la angla) en aliaj lingvoj).

Por la plibonigo de krepovaj kapabloj per lerno kaj trejnado estis proponitaj pluraj metodoj, interalie:

  • psikologie-kognitivaj metodoj - ekzemple la metodoj de Edward DE BONO
  • tre strukturitaj aliroj; ekzemploj estas TRIZo – la Teorio de Inventiva Problem-Solvo, kaj ARIzo – AlgoRitmo por Invento - ambaŭ iniciitaj de la rusa sciencisto Genriĥ Altschuller.

Vidu ankaŭ