Kressmann Taylor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kathrine Kressmann Taylor
Naskiĝis Kathrine Kressmann
1903
en Portlando, Oregono
Mortis 1996
en ??
Pseŭdonimo Kressmann Taylor
Profesio Verkistino
Nacieco Flago de Usono usonanino
Lingvo angla
Ĝenroj novelo, romano
Notindaj verko(j) Address Unknown
v  d  r
Information icon.svg

Kressmann Taylor (1903-julio 1996, vera nomo Kathrine Taylor, naskita Kathrine Kressmann) estis usona verkistino.

Ŝia plej konata verko estas la novelo Address Unknown (Nekonata adreso). Unue eldonita en 1938, tiu kontraŭ-nazia novelo estis sukceso en Usono. En 1995, ĝi estis reeldonita por memorigi la 50-an datrevenon de la liberigo de naziaj koncentrejoj. Tuj poste Address Unknown estis tradukita en pli ol 15 lingvoj kaj tiam Kressmann Taylor tutmonde famiĝis.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Address Unknown (1938)
  • Until That Day (1942)
  • Day of No Return (1942)
  • Diary of Florence in Flood (1967)