Kresta akcipitraglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kresta akcipitraglo
Kresta akcipitraglo, Nacia Parko Bandipur, Barato
Kresta akcipitraglo, Nacia Parko Bandipur, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Nisaetus
Specio: N. cirrhatus
Nisaetus cirrhatus
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kresta akcipitraglo, Varia akcipitragloKresta nizaglo (Nisaetus cirrhatus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Ĝi estis iam lokigita en la genro Spizaetus, sed studoj indikis, ke la grupo estas parafiletika rezulte en tio ke la malnovmondaj membroj estu lokigitaj en la genron Nisaetus (Hodgson, 1836) kaj separataj el la amerikaj specioj.[1].

Distribuo kaj vivejo

Krestaj akcipitragloj reproduktiĝas en suda Azio en Barato kaj Srilanko, kaj el la plej suda bordo de Himalajo tra Sudorienta Azio al Indonezio kaj al Filipinoj. Tiu estas birdo loĝanta solece (for de la reprodukta sezono) en malferma arbaro, kvankam insulaj formoj preferas pli altajn arbodensecojn. Ili kontruas neston el bastonetoj en arbo kaj demetas ununuran ovon.

Aspekto

Nisaetus cirrhatus cirrhatus en Naturrezervejo Kaval, Barato.

Tiu orientalisa aglo estas mezgranda rabobirdo ĉirkaŭ 60 – 72 cm longa. Ĝi estas relative svelta arbaraglo kun iomaj subspecioj (ĉefe limnaetus) kiuj estas dimorfaj, kio estas kialo por la alternativa nomo de "Varia". Tio kaj komplika filogenio plue komplikigas precizan identigon.

Ĝenerale bruna supre; blanka sube kun malhela strieco en subaj flugilplumoj kaj larĝaj bendoj en vosto kaj plej larĝa fine; nigraj vertikalaj strioj en gorĝo kaj ĉokoladkoloraj strioj en brusto. Ventro estas pli bruna aŭ kun horizontala bruna strieco. Kelkaj subspecioj havas kreston de kvar plumoj, sed tiu forestas ĉe aliaj. Ambaŭ seksoj estas tre similaj laŭ plumaro, sed maskloj estas ĉirkaŭ 15% pli malgrandaj ol inoj.[2] La beko estas griza kaj la vaksaĵoj flavaj. La femuroj estas plumokovrataj, la fingroj flavaj kaj la ungoj nigraj. Ankaŭ la irisoj estas flavaj, kontraste en la malhelbruna kapo.

La subaj partoj kaj kapo de junuloj estas blankecaj aŭ sablokoloraj kun kelkaj malhelaj strioj.[2]

La flugiloj estas longaj kaj paralelecaj, kaj ebeniĝas dumfluge, kio helpas distingi tiun specion el la simila Monta akcipitraglo. Dumfluge kompare rondoformaj flugiloj (falditaj pinte), longeca vosto, blanka korpo (brune punkteca) kaj grizaj subflugiloj (striecaj kaj punktecaj) estas klaraj indikiloj.

{{Aŭskultu|dosiero=Changeable hawk eagle from Parambikulam 1.ogg|titolo=Call|priskribo=Alvoko de Kresta akcipitraglo registrita en Parambikulam }} Alvoko estas laŭta, altatona ki-ki-ki-ki-ki-ki-ki-ki-kii, komence mallonga, ascenda kaj fina per krio.

Ekologio

Krestaj akcipitragloj manĝas mamulojn, birdojn kaj reptiliojn. Ili emas gvati ripoze sur elstaraĵo inter la kanopea foliaro de iome alta arbo stara ĉe arbara klarejo (vidu suban foton). Tie ili atendas kokojn, fazanojn, leporojn kaj aliajn malgrandajn animalojn venantajn al malfermo. Tiam la birdo falas suben perforte, frapas kaj forportas la predon per siaj fingroj (Ali & Daniel1983).

Reproduktado

  • Sezono: decembre al aprilo.
  • Nesto: granda platformo el bastoneteroj kovrita el verdaj folioj, alte en arbara arbo.
  • Ovoj: ununura, grizecblanka, senmarka aŭ kun svagaj makuletoj helruĝecaj je la larĝa pinto.

Sistematiko

La Floresa akcipitraglo estis tradicie traktata kiel subspecio de la Kresta akcipitraglo, sed ĝi estas nune ofte traktata kiel separata specio, N. floris.[3]

Du distingaj grupoj ekzistas en la Kresta akcipitraglo; unu kun krestoj kaj alia sen krestoj aŭ kun malfacile videblaj krestoj. Ekzistas malhelaj morfoj en kelkaj populacioj.[4]

Kresta akcipitraglo

  • Nisaetus cirrhatus cirrhatus
Gangindusa Ebenaĵo suden tra Barato
Kresta, sen malhela morfo.
  • Nisaetus cirrhatus ceylanensis
Sri-Lanko (eble ankaŭ Travankore)
Pli malgranda el la nomiga, kresto proporcie pli longa averaĝe. Ŝajne sen malhela morfo.

Senkresta aŭ Varia akcipitraglo

  • Nisaetus cirrhatus limnaeetus
Nepalo, nordorienta Barato, tra Birmo kaj Malajzia Duoninsulo laŭlonge de la Linio de Wallace al Filipinoj
Multe kiel la nomiga escepte pro kresto. Dimorfa, kun malhela morfo ĉokoladbruna supre, la vostobazo povus ŝajni pli hela dumfluge.
  • Nisaetus cirrhatus andamanensis
Andamanoj
Simila al N. c. limnaeetus. Ŝajne sen malhela morfo.
  • Nisaetus cirrhatus vanheurni
Insulo Simeulue
Simila al N. c. limnaeetus. Ŝajne sen malhela morfo.

Gamauf et al. (2005) analizis informon per DNA de konsiderinda nombro de specimenoj de Kresta akcipitraglo kaj de kelkaj parencoj. Spite la ampleksa studo, eĉ la plej evidentaj diĥotomioj – tiu inter la kresta kaj senkresta grupoj – ne estis solvita kiel oni esperis.

Nomiga subspecio, Nacia Parko Bandipur, Barato

La tri malgrandinsulaj taksonoj (N. c. andamanensis, N. c. vanheurni, kaj N. floris) aperas ankaŭ kiel monofiletikaj stirpoj. Ties lokigo estas eĉ pli nesolvita, ĉar N. floris estus ŝajne tre antikva stirpo. La aliaj du ŝajnas tre certe devenaj el N. c. limnaeetus. La lasta taksono havas konfuzan filogenion. Diversaj stirpoj ekzistas kiuj ŝajnas ne stabilaj laŭ spaco kaj tempo, kiuj estas pli bone priskribataj kiel politomio, el kiuj devenas la similaj insulaj taksonoj.

Evidente N. c. limnaeetus ne reprezentas monofiletikan stirpon. Nek la biologiaj nek la filogenetikaj specikonceptoj, nek la filogenetika sistematiko povas esti aplikata kontentige. Ŝajnas kvazaŭ la kresta grupo estas plej proksima iĝi distinga specio. La insulaj taksonoj devenaj el N. c. limnaeetus ŝajne okazigis fondefikon, kio limigis ties genetikan diversecon. En la kontinenta populacio, genetika diverseco estas konsiderinda, kaj la evolua modelo de la 2 studitaj genoj ne kongruas, kaj la origino de la specimenoj ankaŭ ne montras klarajn strukturojn. N. c. limnaeetus tiele estu plej bone konsiderata metapopulacio.

Gamauf et al. (2005) siaflanke sugestis, ke la insulaj taksonoj kiuj suferas evidente pli altan riskon de formorto estas, pri konservado konsiderataj evoluaj gravaj unuoj sendepende de sia sistematika statuso. Tio pruvas ankaŭ ke tro rigida interpretado de la kladistiko kaj la deziro al monofiletikaj taksonoj, same kiel la universa apliko de ununura specikoncepto al ĉiuj birdoj malhelpas ĝustan komprenon de la evoluaj rilatoj. Ne estus ankaŭ neeble trovi kontinentajn stirpojn por grupigi ilin proksime kun la okcidentinsulaj taksonoj, sed estus okazinta malmulta genetika aliro en la komenca populacio. Tiele la diverĝo de la stirpoj de tiu specio ŝajne okazis tro ĵuse por havigi al ili specistatuson, kompare kun la nivelo de genetika diverĝo je kiu la kladoj kutime estas konsiderataj distingaj specioj.

N. c. limnaeetus konklude ŝajnas certete baza ujo de stirpoj de la senkresta grupo kiu, spite ne esti monofiletika, estus konsiderata valida taksono tiom longe kiom genofluo eblas tra sia teritorio. Krome ĉar oni uzis amplekse antikvan DNA el muzespecimenoj, la eblo de fantoma stirpo estu konsiderata. Se oni akceptas ke ĉiuj aŭ plej parto el la antikvaj stirpoj ankoraŭ ekzistas, eble estas konsiderinda rekombino ĉar la du genaj filogenioj ne multe kongruas, indike sanan nivelon de genofluo. Ĉu tio nun veras restas ankoraŭ solvota.

Vidu ankaŭ

Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

  • Salim Ali & J. C. Daniel (1983): The book of Indian Birds (Twelfth Centenary edition). Bombay Natural History Society/Oxford University Press, New Delhi
  • BirdLife International (2005). Spizaetus cirrhatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga
  • Gamauf, Anita; Gjershaug, Jan-Ove; Røv, Nils; Kvaløy, Kirsti & Haring, Elisabeth (2005): Species or subspecies? The dilemma of taxonomic ranking of some South-East Asian hawk-eagles (genus Spizaetus). Bird Conservation International 15(1): 99–117. COI:10.1017/S0959270905000080 (HTML abstract)
  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6

Eksteraj ligiloj

  1. Helbig AJ, Kocum A, Seibold I & Braun MJ (2005) A multi-gene phylogeny of aquiline eagles (Aves: Accipitriformes) reveals extensive paraphyly at the genus level. Molecular phylogenetics and evolution 35(1):147-164 PDF
  2. 2,0 2,1 Ferguson-Lees & Christie (2001). Raptors of the World. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-8026-1
  3. Gjershaug, J. O., Kvaløy, K., Røv, N., Prawiradilaga, D. M., Suparman, U., and Rahman, Z. (2004). The taxonomic status of Flores Hawk-Eagle Spizaetus floris. Forktail 20: 55–62
  4. Amadon, D. 1953. Remarks on the Asiatic Hawk-Eagles of the genus Spizaetus. Ibis 95:492–500.