Kresta psarokolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kresta psarokolio
Kresta psarokolio
Kresta psarokolio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Psarocolius
Specio: 'P. decumanus'
Psarocolius decumanus
(Pallas, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kresta psarokolio, Psarocolius decumanus, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Psarokolioj, kiu enhavas grandajn brunecajn paserinajn birdojn kun rimarkindaj bekoj. Ĝi troviĝas kiel specio de loĝantaj birdoj en malaltaj teroj de Sudameriko oriente de Andoj, el Panamo kaj Kolombio suden al norda Argentino, same kiel en Trinidado kaj Tobago. Se la genro Gymnostinax por la Montezuma psarokolio kaj ties plej proksimaj parencoj estis konsiderata valida, tiu specio eble apartenus al tiu genro (Price & Lanyon 2002).

Ĝi estas komuna birdo, vidata sola aŭ en malgrandaj aroj manĝantaj en arboj grandajn insektojn, fruktojn kaj iom da nektaro. La masklo estas 46 cm longa kaj pezas 300 g; la ino estas malpli granda kaj estas 37 cm longa kaj pezas 180 g.

Masklaj plenkreskuloj estas ĉefe nigraj kun bruna pugo kaj vosto kiu estas brilflava krom la du malhelaj centraj vostoplumoj. La vosto sube videblas ege sulfurflava. Estas longa mallarĝa kresto el malantaŭa krono supernuke plej ofte malfacile videbla; tiu kresto nomigas la specion en la komuna nomo. La irisoj estas bluaj kaj la longa beko estas blankeca kaj fortika kun grandaj platoj ĉebaze el kiuj la supra kovras la frunton. La inoj estas similaj sed pli malgrandaj, pli senkoloraj kaj senkrestaj.

La Kresta psarokolio loĝas arbarbordojn kaj arbarklarejojn. Ĝi estas kolonia reproduktanto kiu konstruas pendantan teksitan neston, ĝis pli da 125 cm longan, alte en arbo. La ino demetas 2 makulecajn blugricajn ovojn, eloviĝo okazas post 15–19 tagoj kaj elnestiĝo post pliaj 24–36 tagoj.

Ĉiu kolonio havas hegemonian masklon, kiu pariĝas kun plej parto de inoj laŭ prilaborata klinoceremonio memmontrada. Povas esti 15-30 inoj kaj nur 3-4 maskloj. For de la reprodukta sezono, tiu specio estas tre moviĝema, kun kelkaj sezonaj movoj.

Estas kvar subspecioj:

  • P. d. insularis de Trinidado kaj Tobago kiu havas multe pli da bruna koloro borde de flugilplumoj kaj dorso.
  • La nomiga subspecio P. d. decumanus el Kolombio suden al Amazono en Brazilo.
  • P. d. maculosus reproduktiĝas sude de Amazono. Ĝi estas pli bruna, kaj havas flavajn plumojn dise tra la korpoplumaro.
  • La norda formo P. d. melanterus de Panamo kaj okcidenta Kolombio estas tre simila, diference nur ĉe kvanto de brunaj plumobordoj, kaj estas de dubinda statuso.

La distingaj kantoj de la masklo inkludas likvidan “vibrato” KriiiIIIuuuuuuu. Ambaŭ seksoj havas laŭtan alvokon klak.

La plumaro de la Kresta psarokolio havas humidecan odoron pro la oleo el la plumaranĝado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2a eldono). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Price, J. Jordan & Lanyon, Scott M. (2002): A robust phylogeny of the oropendolas: Polyphyly revealed by mitochondrial sequence data. Auk 119(2): 335–348. DOI: 10.1642/0004-8038(2002)119[0335:ARPOTO]2.0.CO;2 PDF plena teksto[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]