Kresta serpentaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kresta serpentaglo
Kresta serpentaglo, plenkreskulo de subspecio spilogaster
Kresta serpentaglo, plenkreskulo de subspecio spilogaster
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Spilornis
Specio: S. cheela
Spilornis cheela
(Latham, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Subspecio S. c. pallidus el malaltaj teroj de norda Borneo

La Kresta serpentaglo (Spilornis cheela) estas mezgranda rabobirdo kiu troviĝas en arbaraj biotopoj tra tropika Azio. En ties disvastigata teritorio, estas konsiderinda variado kaj kelkaj fakuloj preferas trakti kelkajn el ties subspecioj kiel komplete separataj specioj.[1] Pasinte kelkaj specioj kiujn ĉiuj fakuloj nune agnoskas kiel separataj estis traktataj kiel subspecioj de la Kresta serpentaglo, inklude tiujn de la Filipina serpentaglo (S. holospila), Andamana serpentaglo (S. elgini) kaj Sudnikobara serpentaglo (S. klossi). Ĉiuj membroj ene de la specikomplekso havas grandajn rimarkindajn kapojn kun plumoj pinte kiuj havigas homecan kaj krestecan aspekton. La vizaĝo estas nuda kaj flava kune kun la vaksaĵo kaj la povegaj piedoj estas senplumaj kaj tre skvamecaj por eviti defendon de serpentoj. Ili manĝas ĉe la arbara kanopeo montrante ĉe siaj flugiloj kaj vosto larĝajn blankanigrajn striojn kaj ofte alvokante per penetra kaj familiara tri- aŭ dunota alvoko. Tiuj agloj ofte manĝas serpentojn, kio havigas ties nomon kaj situas ilin kun la serpentagloj de la genroj Circaetus en la subfamilio Cirkaetenoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu mezgranda, malhelbruna aglo estas fortika, kun rondoformaj flugiloj kaj mallonga vosto. Ties mallonga blankanigra ventumilforma kresto havigas al ĝi dikkolan aspekton. La nuda vizaĝa haŭtaĵo kaj piedoj estas flavaj. La subaj partoj estas punktecaj blanke kaj flavecbrune. Ripoze la flugilpintoj ne atingas ĝis la vostopinto. Dum ŝveba flugado, la larĝaj kaj padelformaj flugiloj teniĝas kiel neprofunda litero V. La vosto kaj subflugiloj estas nigraj kun larĝaj blankaj strioj. Junaj birdoj montras multan blankon kape.[2]

Disvastoĝo, taksonomio kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Nematurulo de ssp. perplexus (Iriomote Okinavo

Laŭlonge de ties disvastigata teritorio tra tropika Azio, oni indikis 21 populaciojn kiuj estis markitaj kiel subspecioj.[1] La plej disvastigata subspecio estas la nomiga laŭlonge de la subhimalaja teritorio en Barato kaj Nepalo, melanotis en duoninsula Barato, spilogaster de Sri-Lanko, burmanicus en plej parto de Hindoĉinio, ricketti en norda Vjetnamio kaj suda Ĉinio, malayensis de Malaja duoninsulo kaj norda Sumatro, pallidus el norda Borneo, richmondi el suda Borneo, bido el Javo kaj Bali, batu el suda Sumatro kaj insuloj Batu, hoya el Tajvano, rutherfordi el Hajnano, kaj palawanensis el Palavano. La restaj subspecioj estas ĉiuj limigitaj la pli malgrandaj insuloj: davisoni en Andamanoj, minimus (centra Nikobara serpentaglo) el centraj Nikobaroj, perplexus (Rjukjua serpentaglo) el Rjukju, natunensis (Natuna serpentaglo) el Natuna, abbotti (Simeulua serpentaglo) el Simeulue, sipora (Mentavaja serpentaglo) el Mentavajoj, asturinus (Niasa serpentaglo) el Niaso, kaj baweanus (Bavea serpentaglo) de Baveo.

La lastaj sep (kun komunaj nomoj parenteze) estas foje traktataj kiel separataj specioj.[1] Kvankam la Kresta serpentaglo restas disvastigata kaj komuna ĝenerale, iome de la taksonoj kiuj estas limigitaj al malgrandaj insuloj supozeble havas relative malgrandajn populaciojn kiuj verŝajne estas de ĉirkaŭ centoj da ekzempleroj.[1] La plej rara estas probable la Bavea serpentaglo kun malpliiĝanta populacio de ĉirkaŭ 26–37 paroj, kiu estas draste endanĝerita.[3]

La nomiga subspecio havas nigran gorĝon dum la duoninsula barata formo havas brunecan gorĝon. Estas klinaj latitudinaj variadoj, tiele ke la grando malpliiĝas suden.[2] La taksonoj de malgrandaj insuloj estas ĝenerale pli malgrandaj ol la taksonoj el la azia kontinento aŭ de pli grandaj insuloj.[1] Tiu fenomeno estas konata kiel insula nanismo.

La specifa nomo cheela devenas el hinda nomo de milvoj.

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La Kresta serpentaglo, kiel ties komuna nomo sugestas, estas specialista reptiliomanĝanto kiu ĉasas super arbaro, ofte ĉe akvo, serpentojn kaj lacertojn. Ĝi situas kun la serpentagloj de la genro Circaetus en la subfamilio de Cirkaetenoj.[4]

Dumfluge, Cotigao NP, Goa, Barato Nov 1997
Subspecio melanotis (Tigrorezervejo Anamalai, Tamilnaduo)

Ĝi troviĝas ĉefe ĉe areoj kun densa vegetaĵaro kaj en malaltaj montetoj kaj en ebenaĵoj. Tiu orientalisa specio estas de loĝantaj birdoj, sed en kelkaj partoj de ties teritorio ili troviĝas nur somere.[2]

Gnome-speakernotes.svg
Call
Alvoko de la Kresta serpentaglo registrita en montetoj Dhoni, Palkato

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La alvoko estas distinga Kluii-ujp-ujp kun la unua noto pli altatona kaj ascenda. Ili ege alvokas matene el ripozejoj post ioma tempo kaj ili ascendas danke al termiko.[2] Ili foje persekutas serpentojn surgrunde.[5]

La reprodukta sezono estas ĉefe vintre al printempo. La nesto estas granda platformo konstruita alte en arbo. En centra Barato, oni uzas ofte la Terminalia tomentosa. La nestoj estas kovrataj per verdaj folioj el arbo kie oni estas.[5] La kutima ovaro estas de ununura ovo kvankam foje la ino demetas du, sed nur unu ido estas sukcese bredata dum unu sezono. La nestoj estas defendataj de la gepatroj.[6][7][8]

Ĉe kulturo[redakti | redakti fonton]

La Kresta serpentaglo estis deklarata fare de la registaro de Japanio kiel Speciala Natura Monumento laŭ la kriterioj 1.1: "Bone konataj animaloj de Japanio kaj ties vivejo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Ferguson-Lees & Christie (2001). Raptors of the World. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-8026-1
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005). Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, 92–93. 
  3. Nijman, V. (2006). The endemic Bawean Serpent-eagle Spilornis baweanus: habitat use, abundance and conservation. Bird Conservation International (2006) 16:131–143. doi:10.1017/S095927090600021
  4. cite doi 10.1016/j.ympev.2005.04.010
  5. 5,0 5,1 Naoroji,Rishad K; Monga,SG (1983). "Observations on the Crested Serpent Eagle (Spilornis cheela) in Rajpipla forests - South Gujarat", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 80, numero : 2, paĝoj : 273–285
  6. Daly,M (1895). "The southern Indian harrier eagle", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 9, numero : 4, paĝoj : 487
  7. Osman,SM (1972). "The Crested Serpent Eagle", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 69, numero : 3, paĝoj : 461–468
  8. Hume, AO. (1890). The nests and eggs of Indian birds. Volume 3. R H Porter, London, 152–154. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj