Krestonumido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestonumido
Krestonumido, G. p. edouardi en Hluhluwe–iMfolozi Parko, Sudafriko
Krestonumido, G. p. edouardi en Hluhluwe–iMfolozi Parko, Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Numidedoj Numididae
Subfamilio: Numidenoj
Genro: Numida
Specio: N. pucherani
Numida pucherani
(Hartlaub, 1860)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Krestonumido (Guttera pucherani) estas birdospecio membro de la familio Numidedoj. Ĝi troviĝantas en malfermaj arbaroj, kaj savanaj mozaikoj en sub-Sahara Afriko.

Aspekto

Ĝi havas totalan longon de proksimume 50 cm kaj pezas 721-1543 g.[1] La plumaro estas ĝenerala nigreca kun densa blanka punkteco. Ĝi havas distingan nigran kreston kapopinte, kies formo varias el malgrandaj krispaj plumoj al lanugo depende el la subspecio, kaj kiu facile separas ĝin el ĉiuj aliaj specioj de numidoj, escepte ĉe la Plumkrona numido. Bedaŭrinde, la nomoj "kresto" kaj "plumo" estas ofte misuzitaj tra ambaŭ specioj.

Reproduktado

Tiu specio estas monogama kun probable fortaj kaj longdaŭraj parligoj. Pariĝa nutrado estas komuna, kaj iam oni registris kaptivan masklon dum kurado de 5–10 metroj al la numidino por donaci partikularan manĝeron. La nesto estas bone kaŝita skrapaĵo en alta herbo aŭ sub arbusto; ovoj povas varii el preskaŭ blankaj al sablokoloraj kaj la ovaro estas kutime de ĉirkaŭ 4 aŭ 5.

Intraspecia taksonomio

G. p. pucherani en Nacia Parko Arabuko Sokoke, orienta Kenjo
G. p. edouardi en Hluhluwe–iMfolozi Parko, orienta Sudafriko

La intraspecia taksonomio de la Krestonumido estis celo de konsiderinda polemiko, sed plej ĵusaj fakuloj akceptas 5 subspeciojn (ekz. I. Martinez ĉe HBW, 1994). Vidaj diferencoj inter la subspecioj, aldone al la formo de la kresto, estas laŭ koloro kaj situacio de makuloj ĉe la grizbluaj kolo kaj vizaĝo. Tiaj makuloj varias el preskaŭ blanka al flava, kaj al ruĝa.

La nomiga subspecio troviĝas en Orienta Afriko el Somalio al Tanzanio, kaj estas distinga kun grizec-blua kolo kaj etenda ruĝo ĉe vizaĝo. Ĝi estas foje konsiderata monotipa specio, nome Kenja krestonumido, laŭ kiu kazo la restantaj subspecioj, kiuj troviĝantas en suda, centra kaj okcidenta Afriko, retenus la komunan nomon Krestonumido, sed sub la scienca nomo Guttera edouardi. Ili havas bluecajn vizaĝojn kaj kolojn, kvankam la nuko estas tre palgrizaca (preskaŭ blanka) ĉe kelkaj subspecioj kaj la gorĝo estas ruĝa ĉe aliaj.

Subspecioj

Estas kvin agnoskitaj subspecioj:

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.