Astidamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kreteiso)

Astidamio (el la greka, Αστυδάμεια, urb-regantino) estis la nomo de diversaj rolulinoj de la helena mitologio:

Astidamio, reĝino de Jolko[redakti | redakti fonton]

Astidamio (ankaŭ nomita Kreteiso) estis filino de Kreteo, PelopsoAmintoro, laŭ la diversaj tradicioj. Astidamio edziniĝis al Akasto, reĝo de Jolko kiu senpekigis Peleon de la murdo de Eŭritiono de Ftio. Sed dum la ĉeesto de Peleo en la palaco, Astidamio enamiĝis de li, kiu rifuzis ĉiujn ŝiajn am-proponojn. Venĝeme, ŝi sendis mensogan mesaĝon al Antigono (aŭ Polimela), edzino de Peleo, informante ŝin pri tio ke ŝia edzo intencis edziĝi al Esteropo, filino de Akasto. Post legi tion, afliktita Antigono pendumis sin.

Sed eĉ tio ne kapablis halti la venĝ-avidon de Astidamio, kiu akuzis Peleon pri klopodo seksperforti ŝin. Akasto timis malobservi la sakralajn leĝojn pri gastigado, kaj pro tio ne mortigis Peleon subite. Tamen, li invitis lin ĉasi kune en fora loko kaj tie liaj soldatoj ŝtelis la magian glavon de Peleo kaj lasis lin, ligita, meze de la lando de la danĝeraj centaŭroj. Bonŝance por Peleo, la unua el ili kiu trovis lin estis la bonkora Kirono, kiu liberigis lin, redonis lian glavon kaj ekamikiĝis de la heroo[1].

Helpita de la dioskuroj kaj de Jasono, Peleo revenis al Jolko kaj disrabis ĝin, mortigis Astidamion kiam li trovis ŝin kaj ordonis al sia armeo eniri la urbon tra la dismembrigita korpo de la antaŭa reĝino[2]. Post la morto de Akasto kaj Astidamio, la reĝlandon heredis Tesalo, filo de Jasono.

Astidamio, edzino de Kaŭkono[redakti | redakti fonton]

Heraklo purigante la ĉevalstalojn de Aŭgio. Post tio, li iris al Lepreo por renkonti la samnoman filon de Astidamio. Bildo de La dekdu laboroj de Heraklo, filo de Jupitero kaj Alkmeno, 1808.

Astidamio estis la edzino de Kaŭkono, kaj patrino per li de Lepreo, reĝo de la samnoma urbo, en Arkadio, nomita tiel pro lepra epidemio kiu dekumis la antaŭan loĝantaron. Lepreo malsaĝe konsilis Aŭgion ke li, anstataŭ pagi, malliberigu Heraklon post la purigado de la ĉevalstaloj (unu de la dekdu laboroj de la heroo). Sciante tion, Astidamio petis al sia filo ke li pardonpetu kaj gasteme ricevu Heraklon, kiu venĝeme alvenis al la urbo. Li akceptis, sed Heraklo defiis lin al triparta konkurso: ĵeti diskon, trinki akvo-barelon kaj manĝi okson. Kvankam Heraklo venkis la disko-ĵetadon kaj trinkis pli da akvo, Lepreo manĝis okson pli rapide ol li. Fier-ŝvele, la filo de Astidamio defiis dueli la heroon, kiu rapide mortigis lin per sia klabo[3].

Astidamio, filino de Amintoro[redakti | redakti fonton]

Tiu princino, filino de Kleobulo kaj Amintoro, reĝo de Peliasgotiso (Peloponezo) aŭ de la dolopoj de Tesalio, estis forkaptita de Heraklo kiam sia patro rifuzis edzinigi ŝin al la heroo. Kun Heraklo ŝi havis filon, Ktesipo[4]Tlepolemo[5].

Astidamio, filino de Pelopso[redakti | redakti fonton]

Tiu Astidamio estis filino de Pelopso kaj Hipodamio, do fratino de Atreo kaj Tiesto, kaj onklino de la famaj herooj Menelao kaj Agamemno. Ŝi edziniĝis al Alceo, filo de Perseo, kaj havis tri gefilojn kun li: Amfitriono, Anakso (avino de Heraklo) kaj Perimedo[6].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marie-Nicolas Bouillet kaj Alexis Chassang. Diccionario universal de historia y geografía. 1878. art. Astydamie.
  • Robert Graves. Greka Mitaro. Eld. Instituto Nacional Wydawniczy, Varsovio, 1992, paĝ. 236-7.
  • Parramon i Blasco, Jordi. Diccionari de la mitologia grega i romana. Eld. Edicions 62, Collecció El Cangur / Diccionaris, núm. 209. Barcelono, 1997. ISBN 84-297-4146-1, paĝ. 30.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 3.13.3.
  2. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 3.13.7.
  3. Ateneo. 10.412.
  4. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 2.7.8.
  5. Pindaro. Odoj, 7.24.
  6. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 2.4.5.