Krevmaizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Popcorn00.jpg

Krevmaizo estas speco de maizo, kies grajnoj krevas kaj pufas kiam varmigataj en oleo aŭ per seka varmego. Specialaj varioj de maizo estas kreskigataj por pufi pli bone. Sovaĝaj specoj krevos, sed la specio Zea mays L. subsp mays (Everta Grupo) estas kulturata por plej bona pufado. Krevmaizo estis unue farita de la antaŭ-kolumbaj indianoj, kaj nun ĝi estas tre populara intermanĝeto ĉirkaŭ la mondo, ofte servata ĉe kinejo.

En Usono, krevmaizo estas servata kun salo kaj butero. En Eŭropo, ĝi estas en kelkaj landoj gustigata kun sukerospicoj. Ekzemple en Germanio krevmaizo estas sukerata, dum en Ĉeĥio oni saligas ĝin. En Svedio, ĝi estas kelkfoje servata kun sukero kaj vinagro.

Kiel krevmaizo krevas[redakti | redakti fonton]

Same kiel ĉiuj grenoj, ĉiu krevmaizo enhavas iometon da akvo en sia amela endospermo. Malsame de aliaj grenoj, la ekstera ŝelo (aŭ perikarpo) de la grajno estas dika kaj nepenetrebla al malsekeco. Dum la grajno estas varmigata post la bolpunkto, ĉi tiu akvo ekŝanĝiĝas al vaporo. En grajnoj de aliaj grenoj (kaj damaĝita krevmaizo) la vaporo eliras tiel subite kiel ĝi aperas. Tamen, en la strikta grajno de krevmaizo, la vaporo estas tenata de la perikarpo, kaj la interna premo kreskas ĝis la perikarpo subite krevas, kaŭzante eksplodeton. Ĉi tiu okazas je proksime 175 °C. La forto de la eksplodo pufigas la endospermon.