Kriŝno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kriŝno estas, laŭ la hinduismo, unu el la avataroj de la dio Viŝnuo.

Kriŝno ludanta fluton.

La Vorto Krŝn ( कृष्ण) signifas "la malhela", tial li estas ĉiam bildigita teorie malhelblua, kiel vespera ĉielo; sed ĉar en Hindio rasisma antaŭjuĝo favora al blankhaŭtuloj daŭre trapenetras, tiu "malhelbluo" ofte estas tre pala. La fluto estas tiu, per kiu Li ravas la animojn per mistika ravemo de universala Dio.

Vivo de Kriŝno[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tradicio Kriŝno naskiĝis Mathura kaj lia patro Vasudevo portis lin tuj post lia naskiĝo al Vrindavan, nuntempa prononco de tiu loko sonas kiel Brindaban. La meza 'a' estas apenaŭ aŭdebla.

  • Anekdotoj de lia infaneco:
  • La gepatroj de Kriŝno

Kriŝno naskiĝis kiel filo de Devaki, sed ĉar Devaki sciis pri la dieco de li, ĝi ne havis tute patrinajn sentojn por li. Do post la portado de Vasudev de Kriŝno al la domo de Nanda Maharaĵ kaj Jasoda, Kriŝno pasigis preskaŭ sian tutan junecon kun ili. Do Nanda kaj Jasoda havas sole gepatrajn sentojn por Kriŝno kaj ne povis akcepti lian diecon, ankaŭ ne post ili rigardas la miregajn ludojn Lila de li kaj ankaŭ ne Uddhav povis persvadi ilin ke li ja vere estas la superanimo en ĉio kaj ĉiu.

  • La gefratoj de Kriŝno

Kriŝno estis la oka filo de Devaki kiel antaŭdirita de voĉo el la ĉielo en la ĉeesto de lia onklo Kanso. Kanso mortigis la sep verajn pliaĝajn fratojn de Kriŝno plejofte post la naskiĝo. BalaramoBalramo estas rigardata kiel frato de Kriŝno kvankam lia patrino estas Rohini. Subhadra estis la fratino de Kriŝno kaj ŝi edziĝis kun Arĵuno al kiu Kriŝno parolis la Bhagavadgitao.

  • La edzinoj de Kriŝno

Li edziĝis kun dek ses mil inoj en unu muhurto (ĉirkaŭ kvar aŭ tri horoj).

  • La idoj de Kriŝno

De ĉiuj edzinoj ili havis dek filojn kaj unu filino. Preskaŭ ĉiuj mortis ĉar ili estis malbenitaj de sanktuloj kaj komencis batali kontrau la propraj familianoj.

  • Liaj amoj kun la bovinpaŝtistinoj aŭ Gopi kaj kun Radhao. La plej grava nepre estas la Ras-Lila ,

la nokto de la plena lumo en kiu li vokis la gopioj kun sia fluto kaj pasis la nokton kun ili. la signifo de ras estas suko kaj post tro longa pensado tiu vekas pornografiajn asociojn. Tamen oni notu ke je tiu tempo li eĉ ne estis dek jaraĝa.

Dieca aspekto de Kriŝno kaj kulto:

Aspektoj de Kriŝno estas:

  • Kriŝno la bov-paŝtisto, nomata ankaŭ Gopal

(signifas gvidanto de la bovoj/sentoj) , Govind (ĝojo de la bovoj/sentoj).

  • Oni notu ke nun unu el la plej fama de

la novaj temploj en Vrindavan estas la Kriŝno-Balarama Templo de ISKCON, konstruita je la vivtempo de Lia Dia Graco 108 Ŝri Ŝrimad Bhakti Vedanta Svami Ĉefhindreĝo plej bone konata sub la nomo Prabhupad.

  • Kriŝno kiel centro de dediĉo (Hari), ĉiel alloga, la flutisto.

La eco ĉiel alloga estas enhavo de la vorto (Kriŝno). (Hari) signifas forprenanto.

  • Kriŝno infana, nomata GopaalGopaala; multaj bharataj fabeloj rakontas pri lia infanaĝo en arbaro.
  • Enkarniĝo lia kiel dia instruanto, guruo.

En "okcidentaj" regionoj tempe populariĝis Kriŝna movado, precipe en la jaroj ĉirkaŭ 1968, kiu celis disvastigi la filozofion de [[Ŝri Kriŝna Ĉajtanja Mahaprabhu]]. Tre konata ĝi iĝis per la kanto My sweet Lord (mia dolĉa sinjoro) de George Harrison, regata de la rekantaĵo "Hare Kriŝna".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]