Krimea Federacia Distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la nove kreita "Krimea Federacia Distrikto": 1 - la Respubliko Krimeo, 2 - la federacia urbo Sebastopolo

La Krimea federacia regiono (ruse Крымский федеральный округ) laŭ la registaro de Rusio konsideratas unu el la naŭ federaciaj distriktoj de Rusio. Ĝi estis establita la 21-an de marto 2014 de Vladimir Putin post la aligo de Krimeo al la Rusia Federacio. [1] La distrikto inkluzivas la Respublikon Krimeo kaj la federacian urbon Sebastopolo, kiuj estas ambaŭ internacie agnoskitaj kiel parto de Ukrainio. Oleg Belavencev (cirile Олег Белавенцев) estis nomumita la prezidanta sendito. La administra centro de la federacia distrikto estas Simferopolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]