Krimea submediteranea arbarmasivo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monteta pejzaĝo apud Gorjaĉij Kljuĉ.

La krimea submediteranea arbarmasivo estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Ĝi ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-unuo "eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj". Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Rusujo kaj Ukrainujo. Fitogeografie, ĝi estas aparta flaŭra provinco el la Mediteranea Regiono de la Holarkta Regno.

Priskribo [redakti]

La ekoregiono konsistas el du marbordaj enklavoj ĉe la norda marbordo de la Nigra Maro; unu okupas la centran marbordon de Krimeo, etendiĝante en la Krimean montaron, alia okupas la nigra-maran marbordon de Krasnodara regiono, etendiĝante orienten laŭlonge de la nordokcidenta flanko de Kaŭkazio.

Klimato kaj vegetaĵaro similas tiujn de la Mediteranea regiono, kun varmega somero kaj malsevera pluveca vintro. Je altitudoj sub 400 metroj superregas maldensarbaroj kaj makisoj de kverko, kristodorno (Paliurus spina-christi), lentisko (Pistacia lentiscus), Pyracantha, kaj sklerofilaj arbustoj. Inter 400 kaj 800 metroj estas arbaroj de Turka pino (Pinus brutia), lanuga kverko (Quercus pubescens), orienta karpeno (Carpinus orientalis), kaj ordinara frakseno (Fraxinus excelsior). Arbaroj de arbara pino (Pinus sylvestris) kaj orienta fago (Fagus orientalis) kune kun juniperaj maldensarbaroj etendiĝas ekde altitudo de 800 ĝis 1300 metroj.

La varmaj someroj kaj malseveraj vintroj de la teritorio faras ĝin populara feria regiono. Urboj en la ekoregiono inkluzivas Jalton, Alupkon, Aluŝton, Sebastopolon, kaj Novorossijskon.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Europe topography map.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Eŭropo
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio