Krimo kaj puno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nuvola apps bookcase.svg Krimo kaj puno  
Krimo kaj puno
Aŭtoro Fjodor Dostojevskij
Eldonjaro 1993
Urbo Jekaterinburg
Eldoninto Sezonoj
Paĝoj 485

Krimo kaj Puno (ruse: Преступление и наказание) estas romano verkita de rusa verkisto Fjodor Dostojevskij. Unue eldonita en revuo nomita La Rusa Mesaĝisto, ĝi aperis en dek du monataj felietonoj en 1866[1] kaj poste eldoniĝis kiel libro[2]. Kune kun Milito kaj Paco de Lev Tolstoj, la romanon oni konsideras unu el la plej bone konataj kaj plej influaj rusaj romanoj[3].

Krimo kaj Puno fokusiĝas sur Raskolnikov, senmoniĝinta studento, kiu ellaboras planon mortigi kaj rabi malamatan lombardistinon, por solvi tiel siajn financajn problemojn kaj samtempe por senigi la mondon je ŝia malbonegeco. Iom simptomante megalomanion, Raskolnikov kredas sin aparte lerta homo, simila al Napoleono. Kiel eksterordinarulo, li sentas sin pravigita je sia decido murdi, ĉar li ekzistas ekster moralaj limoj kiuj efikas por "ordinaraj" homoj ("Ĉu mi estas homo aŭ bestaĉo tremanta? Ĉu bestaĉo tremanta aŭ ĉu mi havas rajton?", – demandas li sin mem, kuraĝige). Tamen, tuj post sia krimo, Raskolnikov malsaniĝas kaj ĉagreniĝas de la memoro pri siaj agoj. Krimo kaj Puno bildigas la iom-post-ioman konsciiĝadon de Raskolnikov pri sia krimo kaj lian kreskantan deziron konfesi. Plie, la provoj de Raskolnikov protekti sian fratinon, Dunja, de malsimpatiaj amindumantoj, kaj ankaŭ lia neatendita amo al senmona prostituitino elmontras, ke Raskolnikov sopiras je saviĝo.

Fono[redakti | redakti fonton]

Dostojevskij komencis labori pri la romano Krimo kaj Puno somere de 1865. Li tiam spertadis gravajn financajn problemojn pro vetludado, kaj ankaŭ pro siaj klopodoj helpi la familion de sia frato, Miĥail, kiu mortis frue en la jaro 1864; la aŭtoro ŝuldis grandajn sumojn al pruntedonintoj. Li subskribis interkonsenton kun la redaktoro Katkov klariginte al li, ke en la romano temos pri junulo kiu malvarmsange mortigas lombardiston, kaj tiam klopodas kaj eskapi kaj pravigi sian agon, sed finfine konfesas.

Dostojevskij havis, tiupunkte, du ideojn por romanoj: unu, nomota La Ebriemuloj, kroniku "la problemon de ebriemo", kaj la alia baziĝu je la nocio "psiĥologia historio de krimo". Tamen, la du verkoj baldaŭ unuiĝis; ja, la familio Marmeladov en Krimo kaj Puno unue konceptiĝis kun la celo esti karakteroj en La Ebriemuloj[4].

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Krimo kaj Puno dividiĝas en ses partojn, kun epilogo. Pri la ideo dualeco en Krimo kaj Puno oni komentis, kun la sugesto, ke iomon da simetrio havas la verko. La romano havas ses ĉapitrojn, kaj "certaj ŝlosilaj episodoj" distribuiĝas en la unua duono de la romano, kaj poste denove en la alia duono. Edward Wasiolek komparis la strukturon de Krimo kaj Puno al "platigita X", dirante:

Partoj I-III [de Krimo kaj Puno] prezentas la plejparte racian kaj fieran Raskolnikovon; Partoj IV-VI, la elfoniĝanta "malracia" kaj humila Raskolnikov. La unua duono montras la iom-post-ioman morton de la unua rega principo de lia karaktero; la fina duono, la iom-post-ioman naskiĝon de la nova rega principo. La ŝanĝpunkto venas en la tuja mezo de la romano.[5]

Krimo kaj Puno estas verkita el triapersona ĉioscia perspektivo[6]. Ĝi estas rakontata ĉefe el la vidpunkto de Raskolnikov, tamen ĝi ja ŝaltas al la vidpunktoj de Svidrigajlov, Razumiĥin kaj Dunja dise tra la romano.

Vortludoj[redakti | redakti fonton]

Dostojevskij enplektis diversajn vortludojn, aŭ duoblajn signifojn, en la tekston de Krimo kaj Puno.

En la originala rusa teksto, la nomoj de la ĉefaj karakteroj havas kvazaŭ duoblajn signifojn. Sed tiuj kutime ne evidentas en tradukoj en aliajn lingvojn.

Nomo Vorto Signifo (en la Rusa)
Rodion Romanoviĉ Raskolnikov raskol raskol, aŭ fendo
Pjotr Petroviĉ Luĵin luĵa flako
Dmitri Prokofjiĉ Razumiĥin razum racio, inteligento
Alexandr Grigorieviĉ Zamjotov zametit rimarki
Semjon Zaĥaroviĉ Marmeladov marmelad marmelado/kompoto
Arkadij Ivanoviĉ Svidrigajlov Svidrigajlo Litova princo

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

La romano bildigas la murdon de avara maljuna lombardistino kaj ties pli juna fratino fare de senmona studento en Sankt-Peterburgo nomita Raskolnikov, kaj la emociajn, mensajn, kaj fizikajn rezultojn, kiuj sekvas.

Malsaniĝinte je febro kaj lite kuŝinte por tagoj, Raskolnikov venkiĝas de paranojo kaj komencas imagi, ke ĉiuj, kiujn li renkontas, suspektas lin pri la murdo; la scio pri la murdo iamfine igas lin freneza. Sed, li dume enamiĝas kun prostituitino. Dostojevskij uzas tiun rilaton kiel alegorion pri la amo de Dio al la falinta homaro — kaj por la sava povo de tiu amo — sed nur post kiam Raskolnikov konfesas la murdon kaj estas sendita al enprizonigo en Siberio.

Krom la fatalo de Raskolnikov, la romano, kun ĝia longa kaj diversa aro da karakteroj, traktas temojn inkluzivantajn karitaton, familian vivon, ateismon, alkoholismon kaj revolucian agadon, kun alta kritikado fare de Dostojevskij pri siatempa rusa socio. Kvankam Dostojevskij malakceptis socialismon, la romano ankaŭ verŝajne kritikas la kapitalismon, kiu tiutempe penetradis Rusian Imperion.

Raskolnikov kredis, ke li estas "super-viro", ke li povas juste fari agon konsiderata fare de la socio malaminda — la mortigon de lombardisto — se tio kondukus al tio, ke li rezultigos pli da bono per la ago. Dise tra la romano estas ekzemploj: li multfoje mencias Napoleonon , pensante, ke per la multa sango, kiun tiu verŝis, li bonon faris. Raskolnikov kredis, ke li povos transiri tiun moralan limon per tio, mortigi la lombardistinon, preni ŝian monon, kaj uzadi tion por fari bonon. Li argumentis, ke se Isaac NewtonJohannes Kepler devis mortigi unu aŭ eĉ cent homojn por klerigi la homaron, la rezulto pravigus la agon. Do faligis lin en moralan ekzistadisman konfuzon la morto de la fratino de la lombardistino. Neniam ajn en la romano bedaŭras li la morton de la lombardistino mem.

La vera puno por Raskolnikov ne estas la trudlaborejo, al kiu oni lin kondamnas, sed la turmento kiun li suferas tra la romano. Tiu turmento sin manifestas en la jam menciita paranojo, aldone al lia iom-post-ioma konsciiĝo, ke li ne estas "super-homa", ĉar li ne sukcesas elteni tion, kion li faris. Lia konfeso al la prostituitino, cedante sin al la polico, estas rimedo haltigi sian suferadon.

Karakteroj en Krimo kaj Puno[redakti | redakti fonton]

Rodion Romanoviĉ Raskolnikov[redakti | redakti fonton]

Rodion Romanoviĉ Raskolnikov (ruse: Родион Романович Раскольников) — fojfoje nomata Rodja aŭ Rodka, estas la protagonisto de kies perspektivo ĉefe rakontiĝas la historio. La leganto informiĝas, ke li estis studento, nun eksa, kiu loĝas absolute malriĉe en plejsupretaĝa apartamento en la kvartalaĉoj de Sankt-Peterburgo. Malgraŭ la nomo de la romano ĝi traktas ne lian krimon kaj oficialan punon, sed jes la internan baraktadon kaj malsukcesadantan pravigon de Raskolnikov pri liaj agoj. La murdon li faris kredante, ke li sufiĉe fortas por ĝin elteni (bazita sur lia verkita tezo, Pri Krimo, ke li estas iu Napoleono), sed lia paranojo kaj kulposento baldaŭ lin englutas. Estas nur en la epilogo, ke lia oficiala puno realiĝas, post kiam li decidas konfesi kaj meti finon al sia alieneco. Lia nomo devenas de la Rusa vorto raskolnik, signifanta sĥismulodividito, aludo al la memtrudita skismo de Raskolnikov disde la rusa socio, aldone al lia propra fendita personeco kaj konstante ŝanĝiĝanta emocia stato.

Sofja Semjonovna Marmeladova[redakti | redakti fonton]

Sofja Semjonovna Marmeladova (ruse: Софья Семёновна Мармеладова) — ankaŭ nomata Sonja aŭ Soneĉka, esta la filino de drinkemulo Semjon Zaĥaroviĉ Marmeladov, kiun Raskolnikov renkontas en taverno ĉe la komenco de la romano. Nur post la morto de Semjon, kaj la dankoj de Sonja pro la donacemo de Raskolnikov, komencas sin renkontiĝadi la du karakteroj. Ŝin pelis en prostituadecon la kutimoj de ŝia patro, tamen ŝi ankoraŭ restas forte religiema. Rodion trovas sin al ŝi tirata tiom, ke ŝi estas la unua al kiu li konfesas sian krimon. Ŝi subtenas lin eĉ kvankam ŝi estis amikino de unu el la viktimoj (Lizaveta). Ŝi kuraĝigas lin fidantuliĝi kaj konfesi. Tion li faras, kaj post lia konfeso ŝi sekvas lin al Siberio, kie tiam ŝi loĝas en la sama urbeto, kie estas la prizono; estas tie, ke Raskolnikov komencas sian spiritan renaskiĝon.

Aliaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

  • Pjotr Petroviĉ Porfirij (Пётр Петрович Порфирий) — la detektivo kiu havas taskon solvi la murdojn de Raskolnikov, kaj kiu kune kun Sonja, gvidas Raskolnikov-on al konfeso. Spite al la manko de atestaĵoj li fariĝas certa, ke Raskolnikov estas la murdinto post kelkaj konversacioj kun li, sed li lasas al Raskolnikov la oportunon mem konfesi volontule.
  • Avdotja Romanovna Raskolnikova (Авдотья Романовна Раскольникова) — fratino de Raskolnikov, karesnomata Dunja, kiu planas edziniĝi al la riĉa kaj aplombema, Luĵin por savi la familion de financa senhavo. Ŝin sekvas al Sankt-Peterburgo la perturbigita Svidrigajlov, kiu celas regajni ŝin per ĉantaĝo. Ŝi rifuzis ambaŭ virojn favore al la lojala amiko de Raskolnikov, Razumiĥin.
  • Arkadij Ivanoviĉ Svidrigajlov (Аркадий Иванович Свидригайлов) — volupta, depravicia, kaj riĉa antaŭa dunginto kaj nuna ĉasanto de Dunja, kiun oni suspektas je oblaj murdoj, kaj kiu preteraŭdas la konfeson de Raskolnikov al Sonja. Per tiu scio li turmentas kaj Dunjan kaj Raskolnikovon, sed ne informas la policon. Kiam Dunja informas lin, ke neniam povus ŝi lin ami (post provo lin forpafi), li forlasas ŝin kaj faras sinmortigon. Malgraŭ sia verŝajna malbona volemo, Svidrigajlov similas al Raskolnikov konsidere al liaj hazardecaj agoj mizerikordaj de karitato. Li provizas la monon kiu ebligas la infanojn de Marmeladov eniri orfejon (post la mortoj de ambaŭ gepatroj) kaj heredigas la reston de sia mono al sia sufiĉe juna fianĉino.
  • Dmitrij Prokofjiĉ Razumiĥin (Дмитрий Прокофьич Разумихин) — la lojala, afabla, kaj sola amiko de Raskolnikov. Raskolnikov re kaj re konfidadas la prizorgon de sia fimilio al Razumiĥin, kiu plenumas sian vorton. Li kaj Dunja iamfine enamiĝas kaj geedziĝas.
  • Katerina Ivanovna Marmeladova (Катерина Ивановна Мармеладова) — la malsana kaj (kompreneble) malbonhumora (dua) edzino de Semjon Marmeladov, edzpatrino de Sonja. En paroksismo de kolero ŝi pelas Sonjan en prostituatecon, sed poste tion bedaŭras. Post la morto de Marmeladov ŝi freneziĝas kaj baldaŭ mortas.
  • Semjon Zaĥaroviĉ Marmeladov (Семён Захарович Мармеладов) — senespera sed afabla drinkemulo kiu indulgas la propran suferadon, kaj patro de Sonja. En drinkejo li informas Raskolnikov-on pri sia familia situacio kaj pri tio, kiel li sentas sin nepova ilin helpi. Kiam Marmeladovon tretrulas kaj mortigas ĉaro, Raskolnikov identigas ties korpon en la strato. Raskolnikov ankaŭ donacas la tutan sian monon (kiun akiris lia patrino kiel prunto de ŝia pensio kaj kiun ŝi sendis al Raskolnikov ĵus antaŭ ŝia alveno al Sankt-Peterburgo) al la familio de Marmeladov por helpi pri funebraj elspezoj. Marmeladov rigardeblas kiel Rusa ekvivalento de Micawber en la romano de Charles Dickens, David Copperfield.
  • Pulĥeria Aleksandrovna Raskolnikova (Пульхерия Александровна Раскольникова) — esperema kaj relative naiva patrino de Raskolnikov. Ŝi informas lin pri la planoj de lia fratino edziniĝi al Luĵin. Post la kondamno de Raskolnikov, ŝi malsaniĝas (mense kaj korpe) kaj iamfine mortas. Dum ŝia mortada fazo ŝi aludetas, ke ŝi estas iomete pli konscia pri la fatalo de ŝia filo, kiun kaŝis de ŝi Dunja kaj Razumiĥin.
  • Pjotr Petroviĉ Luĵin (Пётр Петрович Лужин) — malaminda viro, kiu deziras edzinigi Dunjan al si, ke ŝi estu tute subserva al li. Raskolnikov ne reagas afable al li, kaj Luĵin amariĝas. Li enkorpigas la malbonojn de mona avaro, kaj post provo falskulpigi Sonjan pri ŝtelo, li forlasas Sankt-Peterburgon hontigita.
  • Andrej Semjonoviĉ Lebezjatnikov (Андрей Семёнович Лебезятников) — radike socialista samĉambrano de Luĵin, kiu observas la provon de Luĵin falskulpigi Sonjan kaj poste lin malkaŝas.
  • Aljona Ivanovna (Алёна Ивановна) — olda lombardistino kiu ne tre afablas. Ŝi estis la intencita celo de Raskolnikov por murdo.
  • Lizaveta Ivanovna (Лизавета Ивановна) — simpla, senkulpa fratino de Alonja kiu alvenas dum la murdo, kaj iĝas sekve mortigita. Ŝi estas amikino de Sonja.
  • Zosimov (Зосимов) — amiko de Razumiĥin kaj kuracisto kiu prizorgis Raskolnikovon.
  • Nastasja Petrovna (Настасья Петровна) — servistino de la dommastrino de Raskolnikov kaj amiko de Raskolnikov.
  • Nikodim Fomiĉ (Никодим Фомич) — afabla policestro.
  • Ilja Petroviĉ (Илья Петрович) — policisto kaj asistanto de Fromiĉ, kiun oni ofte nomas Leŭtenanto Pafpulvo alude al lia ekkoleremo.
  • Aleksandr Grigorjeviĉ Zametov (Александр Григорьевич Заметов) — korupta ĉefkomizo ĉe la policejo kaj amiko de Razumiĥin. Raskolnikov vekas la suspektojn de Zametov per sia klarigado pri tio, kiel li farintus diversajn krimojn. Tio ilustras la argumenton pri la kredo de Raskolnikov je sia propra supereco kiel übermensch.
  • Nikolaj Dementjev (Николай Дементьев) — farbisto, kiu konfesas la murdon.
  • Polina Miĥajlovna Marmeladova (Полина Михайловна Мармеладова) — dek-jara adoptita filino de Semjon Zaĥaroviĉ Marmeladov kaj pli juna edzfratino de Sonja, fojfoje konata kiel Polenka.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La konduto de Raskolnikov tra la romano troveblas ankaŭ en aliaj verkoj de Dostojevskij, kiaj Leteroj el la Subterejo kaj La Fratoj Karamazov, (lia konduto plej similas al tiu de Ivan Karamazov el La Fratoj Karamazov). Li kaŭzas suferadon al si per tio, ke li mortigis la lombardistinon, kaj per vivado tiel malriĉaĉa spite al sia povo trafi bonan laboron. Razumiĥin estas en la sama situacio kiel Raskolnikov kaj vivadis multgrade pli bone, kaj kiam Razumiĥin proponis trovi por li laboron, Raskolknikov tion rifuzis; li sciigis la policon, ke li estas la murdinto, eĉ kvankam la polico havis nenian atestaĵon pri tio. Li konstante provadas atingi kaj spiti la limojn pri tio, kion li povas kaj kion li ne povas fari (trae tra la libro li ĉiam mezuradas la propran timon, mense klopodante ĝin forargumenti), kaj li ofte interpretas sian malmoralecon (aludante al sia malracieco kaj paranojo) sinpravige kiel transcenda konscienco kaj rifuzo de racieco kaj logiko.

Ĉi tio estas temo ordinara en ekzistadismo; estas sufiĉe interese ke Friedrich Nietzsche, en Krepusko de la Idoloj laŭdis la verkojn de Dostojevskij spite al la teismo enestanta ĝin: Dostojevskij, la sola psiĥologo, temotuŝe, de kiu mi havis ion ajn por lerni; li estis unu el la plej feliĉaj hazardaĵoj de mia vivo, eĉ plia ol mia malkovro de Stendhal... Walter Kaufmann konsideris la verkojn de Dostojevskij la inspiraĵo por La Metamorfozo de Franz Kafka. Dostojevskij ankaŭ uzas Sofjan por montri tion, kiel nur la kredo je Dio povas kuraci la depravacion de la homo, kio estas kie Dostojevskij diferencas disde multaj aliaj ekzistadistoj. Kvankam ĉi-aparta filozofio unikas al Dostojevskij, pro ĝia emfazo de kristanismo kaj ekzistadismo (ĉu Dostojevskij estis vera ekzistadisto estas debatata), similaj temoj videblas en la verkoj de Jean-Paul Sartre, Albert Camus, Hermann Hesse kaj Franz Kafka.

La romano faras aludojn al rakontoj de la Nova Testamento, inkluzive de la historio pri Lazaro, kies morto kaj reviviĝo paralelas la spiritan morton kaj renaskiĝon de Raskolnikov; kaj la libro Apokalipso, speguliĝas en sonĝo, kiun Raskolnikov spertas pri nihilisma plago, kiu fariĝas mondampleksa epidemio.

Ĉefaj temoj[redakti | redakti fonton]

Savo per suferado[redakti | redakti fonton]

Krimo kaj Puno ilustras la temon atingi savon per suferado, ordinara trajto de la verkoj de Dostojevskij. Tio estas la (ĉefe kristanisma) ideo, ke la ago suferadi efikas purige al la homa spirito allasante savon en Dion. Karaktero kiu enkorpigas tiun temon estas Sonja, kiu vivtenas sufiĉan fidon por gvidi kaj subteni Raskolnikovon malgraŭ sia propra suferegado. Kvankam eble ŝajnas senĝoja, estas relative optimisma nocio en la regno de kristana moralo. Ekzemple, eĉ la origine malbonvola Svidrigajlov povas plenumi ekstreme karitatajn agojn sekve de la suferado kaŭzita de la kompleta rifuzo de Dunja. Dostojevskij lojalas al la ideo, ke savo estas ebla por ĉiuj homoj, eĉ tiuj, kiuj dolorige pekegis. Konsciiĝo de tiu fakto estas kio kondukas al la konfeso de Raskolnikov. Kvankam Dunja neniam povus ami Svidrigajlov-on, Sonja amas Raskolnikov-on kaj ekzemplas la trajton, ideala kristana suferado, allasante al Raskolnikov alfronti sian krimon kaj akcepti sian punon.

Kristana ekzistadismo[redakti | redakti fonton]

Raskolnikov kaj Marmeladov, de Miĥajl Petroviĉ Klodt

Centra ideo en kristanisma ekzistadismo estas difini la moralajn limojn de homa agado en de Dio regata mondo. Raskolnikov ekzamenas la donitajn limojn kaj decidas, ke pretendate malmorala ago estas pravigebla kondiĉe, ke ĝi kondukas al io nekredeble bonega, karakteriza signo de utilismo. Tio estas motivo skizita en la unua parto de la romano, sed poste, kiam Raskolnikov konfesas al Sonja kaj provas klarigi la pravigojn de sia ago, li nun malamas sin; li disvolvas la ideon, ke li volis pruvi sian sendependon de ĉia ajn moralo per tio, plenumi murdon kaj certigi, ke lia konscienco ne lin ĝenos: se tio pruviĝus farebla, li povus rigardi sin unu el la malmultaj viroj naskitaj por regi, starante alte super la stulta amaso. Tiu penso kondukas rekte al la "superhomo" de Nietzsche, kaj siavice, ĝin antaŭombreĥas la parolo de Vautrin al Rastignac en Le Père Goriot de Balzac (verkita tridek jarojn antaŭ Krimo kaj Puno). Jam tie, Vautrin igas klara la ideon, ke iu kiel Napoleono povas flanken balai moralon, kaj ke forta viro devas tion fari, sen moveti brovon. Tamen, Dostojevskij malpermesas tian ambician pensadon per tio, verki diseriĝon kaj malsukceson de Raskolnikov sekve de ties krimo.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La sonĝoj[redakti | redakti fonton]

La sonĝoj de Rodja ĉiam havas simbolan signifon, kio sugestas psiĥologia vido. En la sonĝo pri ĉevalo, la ĉevalino devas sin oferi por la viroj kiuj tro hastas por atendi. Tio povus simboli virinojn sin oferantajn por viroj, tutkiel la kredo de Rodja, ke Dunja sin oferas por Rodja per tio, ke ŝi edziniĝas al Luĵin. Iuj kritikistoj iam sugestis, ke tiu sonĝo estas la plej plena unuopa esprimo de la tuta romano[7], entenanta la nihilisman detruon de inocenta kreitaĵo kaj la subpremitan kompaton de Rodion (kvankam Rodion en la sonĝo kuras al la ĉevalo, li ankoraŭ murdas la lombardistinon baldaŭ post veki). Tiu sonĝo menciiĝas ankaŭ kiam Rodja parolas kun Marmeladov. Li diras, ke ties filino, Sonja, devas vendi sian korpon por perlabore vivteni ilian familion. La sonĝo ankaŭ estas evidenta averto pri la baldaŭa murdo.

En la finaj paĝoj, Raskolnikov, kiu nun estas en la prizona flegejo, havas febran sonĝon pri pesto de nihilismo kiu envenas Rusion de la oriento, kaj kiu ĉieniĝas kaj disvastigas sensencan malkonsenton (kiel supre dirite, la nomo de Raskolnikov aludas al raskol, malkonsento) kaj fanatikan dediĉon al "novaj ideoj"; ĝi iamfine englutas la tutan homaron. Kvankam ni nenion lernas pri la enhavo de tiuj ideoj, ili klare disrompas la socion por ĉiam kaj estas rigardataj krizaj atencoj al ordinara pensado. Estas klare, ke Dostojevskij estis vidiganta la novajn, "politike" kaj kulture nihilismajn ideojn kiuj eniradis Rusan literaturon kaj socion dum tiu akvodislima jardeko, kaj kontraŭ kiuj Dostojevskij debatos por la resto de sia vivo (kp. Kion Fari? (romano de Ĉerniŝevskij), la abrazia ĵurnalismo de Nikolaj Dobrolubov, Patroj kaj Filoj de Ivan Turgenev, kaj Demonoj (romano) de Dostojevskij mem. Tutkiel la romano montras kaj argumentas la konvinkiĝon de Dostojevskij, ke se Dio ne ekzistas (aŭ ne estas rekonata), tiam ĉio permesatas, la sonĝo resumas lian timon, ke se la homoj ne kontrolas sian pensadon per la realaĵoj de vivo kaj naturo, kaj se ili malvolas aŭskulti racion aŭ aŭtoritaton, tiam neniaj ideoj aŭ kulturaj instituciojn daŭros kaj nur sovaĝa barbarismo povos rezulti. Janko Lavrin, kiu partoprenis la revoluciojn de la erao de Unua mondmilito, konis Lenin-on kaj Trockij-on kaj multajn aliajn, kaj poste pasigos multajn jarojn verkante kaj esplorante la klasikaĵojn de Dostojevskij kaj de aliaj, nomis tiun lastan sonĝon profeta en sia simbolismo.

La kruco[redakti | redakti fonton]

Sonja donas al Rodja krucon, kiam li iras por sin cedi. La kruco reprezentas suferadon. Sur sin li surprenas sian doloron per tio portadi la krucon traurbe, kiel Jesuo; aludeta al la rakonto pri la krucumado, li falas surgenuen en la urboplaco survoje al la konfeso. Ĝis tiam Sonja portis la krucon, kio indikas, ke, kiel laŭvorte menciita en la libro, ŝi suferas por li duon-Kristeske. Sonja kaj Lizaveta jam antaŭe interŝanĝis krucojn kaj fariĝis laŭspiritaj fratinoj; komence la kruco estis de Lizaveta — do Rodja portas krucon de Lizaveta, kruco de inocenta viktimo, kiun li ne intencis mortigi. Ankaŭe, Rodja rimarkas, ke la kruco faritis el cipreso, kio estas kruco kio simbolas la ordinaran kaj simplan homaron; per tio, ke li prenis tiun apartan krucon, li agnoskas, ke li estas ordinara homestaĵo, ne ia Nietzsche-a übermensch (kvankam tiu specifa koncepto ankoraŭ restis ellaborota de Nietzsche).

Sankt-Peterburgo[redakti | redakti fonton]

Tio povus esti simbolo por la menso aŭ mensostato de Rodja. Ĝi estas tre konfuza, malpura, naŭza. Eĉ Rodja naŭziĝas per vido de ĝi. La urbo pleniĝas per ge(?)prostituitoj, simbolantaj ĝian senliman dekadencon. Sidney Monas komparis ĝian aspekton al bildigaĵoj trovataj en La RubLando ("The Waste Land") fare de T. S. Eliot[7], denova ekzemplo de ĝia groteska mieno. Ja, la urbo ludas tian gravan rolon en la romano, ke ĝi preskaŭ estas karaktero en si mem.

En Peterburgo ekzistas specialaj ekskursoj laŭ la lokoj, priskribitaj en la romano. La priskriboj estas tiel precizaj, ke oni sukcesis retrovi kaj la domon de Raskolnikov (estas memortabulo tie), kaj (kun malpli da certeco) la domon de la murdita lombardistino.

Multaj karakteroj en la romano konsidereblas kiel simbolaj duobluloj de Raskolnikov; ili partoprenas iajn liajn personajn trajtojn aŭ ion en la situacio: lia fiero aŭ sento de ambicio (Dunja), lia aktualada morala kadukiĝo (Svidrigajlov), la minaciĝo sinki en sengroŝecon kaj paneon (Marmeladov), la lojaleco al sia familio (Sonja; tiun senton subfosas en li lia krimo, sed la malferma sceno kiam Rodion legas la leteron dehejman igas klara, ke la ligo inter li kaj lia patrino kaj, aparte, lia fratino, de ĉiam estas forta ligo, kaj Dunja estas, post Sonja, la dua persono al kiu li konfesas sian krimon).

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Esperanten[redakti | redakti fonton]

Anglen[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj tradukoj de Krimo kaj Puno en la angla.

  • Crime and Punishment. Constance Garnett estas klasika.
  • Crime and Punishment. London: Penguin Books. Dostoevsky, Fyodor traduko fare de McDuff, David (2002).


Francen[redakti | redakti fonton]

  • Crime et Châtiment (1950), Éditions Gallimard. Tradukis D. Ergaz.

Filmaj versioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas dekoj da filmaj adaptaĵoj de la romano. Plej bone konataj estas:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. University of Minnesota - Study notes for Crime and Punishment - (kontrolitaj je 1-a de majo 2006)
  2. About: Crime and Punishment – Listo de la 10 superaj eldonoj de Crime and Punishment (kontrolita la 1-an de majo 2006)
  3. Guardian Unlimited Books – Listo de la 100 superaj libroj iam verkitaj (kontrolita la 1-an de majo 2006)
  4. "ClassicNote: About Crime and Punishment" – Literaturaj notoj por Crime and Punishment (kontrolita la 4-an de majo 2006)
  5. "On the Structure of Crime and Punishment, " en: PMLA, marto 1959, vol. LXXIV, No. 1, p. 132-133.
  6. "Sparknotes: Crime and Punishment: Key Facts" – Literaturaj notoj pri Crime and Punishment (kontrolita la 1-an de majo 2006)
  7. 7,0 7,1 Monas, Sidney, "Afterword: The Dream of the Suffering Horse," de lia traduko


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nuvola apps ksig.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Literaturo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.