Krinanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Krinanaso
Krinanaso, masklo
Krinanaso, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Chenonetta
Specio: Ch. jubata
Chenonetta jubata
(Latham, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Ino

La Aŭstralia arbaranasoKrinanaso (Chenonetta jubata) estas anaso el la subfamilia grupo de Anasenoj troviĝanta tra multe de Aŭstralio.

Ĝi estas la ununura vivanta specio en la genro Chenonetta.

Tradicie lokigita en la subfamilio de Anatenoj (plaŭdanasoj), ĝi povus fakte aparteni anstataŭe al la subfamilio de Tadornenoj (tadornoj).[1]

La Ringanaso povus esti ties plej proksima vivanta parenco.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La nefluga specio de Novzelando nome Chenonetta finschi (Finsĉa anaso) kiu supozite konstituis monotipan genron (Euryanas) estis fine konsiderata kiel apartenanta al Chenonetta.[3] Ĝi iĝis formortinta antaŭ scientistoj povus akurate zorgi pri la novzelanda birdofaŭno, sed eble tiom malfrue kiom ĝis 1870 (baze sur infromo pri nefluga ansero kaptata en Opotiki.[4])

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Krinanaso estas disvastigata en Aŭstralio, inklude Tasmanion.

La Krinanaso troviĝas en herbejoj, malfermaj arbaroj, humidejoj, inunditaj paŝtejoj kaj laŭlonge de la marbordo ĉe insuletoj kaj golfetoj.

Ĝi estas komuna ankaŭ en farmoj kun akvorezervejoj, same kiel ĉe rizkampoj, forkanaloj kaj ĉe urbaj parkoj. Ili ofte troviĝantas ĉe pli profundaj lagoj maltaŭgaj por manĝo de aliaj akvobirdoj, sed ili preferas manĝi surtere.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ino (proksime) kaj masklo (iom pli malproksime)
Ino

Tiu anaso 45–51 cm longa aspektas kiel malgranda ansero, kaj manĝas ĉefe per paŝtado laŭ aroj.

Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La masklo estas grizeca kun tre malhelbrunaj kapo kaj kolo kaj tre markate makuleca brusto. La flankoj estas helgrizaj, sed de proksime videblas fajnega grizblanka strieco. La beko estas nigreca kaj la kruroj malhelgrizaj.

La ino havas ne tiom malhelan kapon, blankecajn striojn super kaj sub la okulo kaj makulecajn subajn partojn. Ambaŭ seksoj havas grizajn flugilojn kun nigraj unuarangaj kaj blanka speguleto.

Junuloj similas al ino, sed estas pli helaj kaj kun pli strieca brusto.

Simila specio[redakti | redakti fonton]

La Krinanaso povas esti distingata el la Nanansero, specio Nettapus, kiuj estas pli malgranda, havas tre klarajn vizaĝajn markojn kaj estas kutime vidata surakve. Fajfanasoj de la genro Dendrocygna havas pli longajn krurojn kaj kolojn, pli grandajn anasecajn bekojn kaj tendencas piediri pli rekte. Dumfluge la Aŭstralia arbaranaso estas la ununura anaso kun blankaj duarangaj kaj malhelaj flugilplintoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Alvoko[redakti | redakti fonton]

La plej komuna alvoko estas laŭta, ascenda sono gnaŭ.[5] La maskla alvoko estas pli mallonga kaj pli altatona ol ĉe inoj. Ankaŭ estas babileca staccato ĉe aroj.[5]

Flugo[redakti | redakti fonton]

La Krinanaso fluĝas malrapide kaj malalte tra la arboj kaze de ĝenado. Foje ĝi povas flugi rapide kaj lerte. Ĝi estas bonkvalita fluganto.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Patrino kun anasidoj

Krinanaso nestumas en arbokavaĵoj aŭ en nestoskatoloj super aŭ ĉe akvo. La nesto estas farata el amaso de lanugo. La ino demetas 9–11 kremoblankecajn ovojn, kiuj estas similaj al tiuj de la Mandarenanaso.[5] La ino kovas dum la masklo staras kontrole. Kiam la anasidoj pretas elnestiĝi, la patrino flugas surgrunden kaj la anasidoj elsaltas surgrunden kaj sekvas siajn gepatrojn. Kiel ĉe la maskloj de Mandarenanasoj, ankaŭ tiuj maskloj zorgas siajn idojn deproksime kune kun siaj inoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Krinanaso manĝas herbojn, trifoliojn kaj aliajn, kaj eventuale, insektojn. Ĝi estas rare vidata ĉe malferma akvo, preferente manĝi per plaŭdado en neprofundajn akvojn, aŭ en herbejoj kaj terkultivejoj.

Protektado[redakti | redakti fonton]

Krinanaso estas disvastigata en siaj teritorioj. Tiu specio profitis el agrikultura disvolviĝo, pro la kreado de akvorezervejoj kaj lagetoj. Ĝi estas klasita kiel ĉasbirdo, kaj estas mortigata de ĉasistoj. Ĝi estas ankaŭ konsiderata kiel plago, ĉar ĝi damaĝas rikoltojn kaj paŝtejojn. Tamen tiu specio ne estas minacata, kaj ties nombroj estas stabilaj.

Variaj vidoj kaj plumaroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1996) "Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes)", gazeto : Australian Journal of Zoology, volumo : 44, paĝoj : 47-58. COI:10.1071/ZO9960047
  2. (July 1999) "Phylogeny and Biogeography of Dabbling Ducks (Genus: Anas): A Comparison of Molecular and Morphological Evidence", gazeto : The Auk, volumo : 116, paĝoj : 792-805
  3. (2002) "Relationships, adaptations, and habits of the extinct duck 'Euryanas' finschi", gazeto : Notornis, volumo : 49, paĝoj : 1-17
  4. (2006) Extinct Birds of New Zealand. Wellington: Te Papa Press. ISBN 978-0-909010-21-8. 
  5. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj pizzey; $2
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-2201-1

Marchant, S. kaj Higgins, P.J. (eds). 1993. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol 1B (Ratites to Ducks), Oxford University Press, Sidnejo.

Pizzey, G. kaj Knight, F. (1997). Field Guide to the Birds of Australia. Angus kaj Robertson, Sydney.

Simpson, K kaj Day, N. (1999). Field guide to the birds of Australia, 6th Edition. Penguin Books, Australia.

Handbook of the birds of the world, vol 1 by Josep del Hoyo-Andrew Elliot-Jordi Sargatal - Lynx Edicions - ISBN: 8487334105

Guide De Canards, des oies et des cygnes – de Steve Madge - Delachaŭ kaj Niestlé - ISBN: 2603013769

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj