Krinolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charlotte de Belgio
Krinolino

Krinolino estas vestero kiun virinoj portis ekde la 1840-aj jaroj por doni al la formo de la vestaro daŭre pli vastan ('virinecan') sonorilformon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kuro de la 19-a jarcento la modo por la virino daŭre fariĝis pli mallarĝa kaj streĉa en la talio kaj pli vasta je la suba parto. Por realigi tion pli kaj pli da subjupoj estis portataj, sed post longa tempo tio fariĝis tre peza. La solvo estis la krinolino, kiu estis portata sub la jupoj. Krinolino estis kaĝokonstruaĵo el suplaj ŝtalaj ringegoj kiuj de la talio pendis suben. Tio estis pli malpeza ol la antaŭaj subjupoj, kiuj havis la saman funkcion. Tial ili povis havi enormajn proporciojn. Grandaj kvantoj da ŝtofo, plenaj de rubandoj, bantoj, strioj kaj floroj necesis por aspekti laŭmoda. En tia jupo kelkfoje oni uzis 40 metrojn da ŝtofo.