Kripluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kripluvio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Charadrius
Specio: C. vociferus
Charadrius vociferus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Oxyechus vociferus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kripluvio, Charadrius vociferus, estas eta, fortika kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Aspekto

Plenkreskuloj estas 23-27 cm longaj (meze 25) ku mezaveraĝa enverguro de 17 cm. Ili havas grizbrunajn dorson kaj flugilojn, blankajn ventron kaj bruston kun du nigraj larĝaj brustostrioj, la supra kompleta ringo kaj la suba preskaŭ. Ili havas brunan kronon, blankan fronton, nigran strion inter la fronto kaj la krono kaj alian blankan super kaj malantaŭ la okuloj. La beko estas mallonga kaj nigra. La kruroj estas oranĝoflavaj. Ili havas ruĝan okulringon.

Tiu specio diferenciĝas disde la pli eta Granda pluvio pro grando (fakte temas pri la plej granda koluma pluvio), la du brustostrioj kaj la ruĝoranĝaj postaĵo kaj kojnforma survosto antaŭ nigra angulo kaj blanka bordofino. Tiu ruĝa vosto estas videbla dum seksaj ceremonioj kaj dumfluge, same kiel la blanka flugila strio, kaj nomigas la specion en la hispana “culirrojo”, tio estas de ruĝa postaĵo.

Idoj estas preskaŭ egalaj al kreskuloj. Rapide moviĝas post eloviĝo. Estas tri subspecioj diferencaj laŭ koloro ĉefe en ruĝeco de brunaj dorso kaj flugiloj.

Medio kaj disvastiĝo

La medio de tiu nearkta specio estas malferma kamparo aŭ herbejo, proksime sed ankaŭ ofte malproksime de akvo, tra plej granda parto de Kanado, Usono, Meksikio, kaj pli izolitaj loĝantaroj en Kariba Maro, Kostariko kaj la tuta marborda Peruo.

Ili estas migrantaj birdoj el nordaj regionoj kiuj vintras en norda Sudameriko. Ili estas raraj vagantoj ĝis okcidenta Eŭropo, ekzemple en la atlantikaj insuloj kaj Francio, kutime malfrue en la jaro.

Reproduktado

Ili faras neston surplanke en malferma areo facile videbla aŭ inter ŝtonetoj. La ino demetas el 2 ĝis 6 ovojn (mezaveraĝe 4). Kovado -farata de ambaŭ gepatroj- daŭras malpli ol unu monato. La idoj elnestiĝas dum la unua tago post eloviĝo kaj sendependiĝas antaŭ unu monato poste. Post unu jaro ili estas jam reproduktantoj. Dua ovdemetado eblas en sudaj teritorioj kaj eĉ tria, sed ne sukcese.

Tiu specio estas monogama. La masklo allogas la inon per montrantaj ceremonioj kaj, se temas pri nemigranta loĝantaro, povas resti kaj bredi kune dum jaroj.

Kutimoj

Ovoj de Kripluvio.
Manĝoplukanta ido de Kripluvio.

Tiuj birdoj serĉas manĝaĵojn en kampoj, kotejoj kaj strandoj ĉefe vintre. Ili manĝoplukas per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn, ĉefe akvajn, krustulojn kaj eĉ berojn.

La voĉo de tiu specio estas laŭtega kaj rimarkebla “kildii” aŭ “kildiia”, kio nomigas la specion en la angla -kaj en aliaj samfamiliaj lingvoj- per nomo “Killdeer”, proksimuma skribaĵo de tiu sono signifante sensignifan frazon “mortigi la cervon” aŭ io simile. La scienca nomo “vociferus” signifas kriegulo aŭ blekulo, ĉar vere ili estas tiaj.

Tiuj birdoj ofte uzas la metodon de rompita flugilo por malproksimigi fremdulojn el nesto. Tio signifas foriri el la nesteja areo montrante sian flugilon kvazaŭ ĝi estus rompita aŭ vundita tre rimarkeble kaj pepante. Eventualaj predantoj imagas ĝin facila predo kaj sekvas ĝin for de la nesto. Se la gepatroj vidas, ke la fremdulo ne sekvas la misvunditan birdon, ili alproksimiĝas plie kaj pepas pli laŭte ĝis kiam ili atentigas tiun; kompreneble kiam tiu fremdulo preskaŭ estas atingante la “vunditan birdon” jam malproksime de la nesto, tiu forflugas. Eventualaj predantoj povas esti katoj, hundoj, aliaj mamuloj, rabobirdoj, mevoj, korvoj, ktp. Pri tiu kutimo vidu artikolon Trompoceremonio.

Ties kapableco loĝi terkulturejoj kaj mezurbajn mediojn helpis la specion iĝi komuna kaj tre disvastigita en ties teritorio. Tamen ili ne estas tre sociaj birdoj: plej ofte ili estas solaj aŭ laŭ paroj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj