Krippen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elba Grejsmontaro > urboj kaj vilaĝoj > Krippen < Saksio < Germanio


La setlejo Krippen, situas en flanka valo de la rivero Elbo centre de Elba Grejsmontaro en Saksio, federacia lando de Germanio. Schmilka atingeblas per fervojo, ŝipo kaj buso. Pramo veturas al Postelwitz, parto de Bad Schandau, kiu troviĝas sur la kontraŭa, dekstra riverbordo.


Historio

Krippen estis menciita unuafoje en 1379. Ĝian historion karakterizis komercado sur Elbo, prilaborado de ligno kaj ŝipfarado.

Turismo

De Krippen oni povas atingi la plej multajn migrocelojn en 5 horoj. Sed kontraste al la "metropolo" de la regiono, Bad Schandau ĉi tie estas multe pli trankvile.