Kripta mikrasturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kripta mikrasturo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Micrastur
Specio: M. mintoni
Micrastur mintoni
(Whittaker, 2003)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kripta mikrasturo (Micrastur mintoni) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kiu inkludas la falkojn, karakarojj kaj ties parencoj. Ĝi estas membro de la genro de Mikrasturoj kiuj estas tre similaj grizaj malgrandaj arbarfalkoj.

Disvastiĝo kaj historio

Ĝi troviĝas kiel stabilaj sed separataj populacioj en sudorienta Amazona pluvarbaro en Brazilo kaj plej nordorienta Bolivio. Ekzistas ankaŭ malnovaj specimenoj el la Atlantika arbaro de orienta Brazilo, sed ne estas ĵusaj konstatoj el tiu regiono, kaj ĝi eble estas formortinta de tie. Dum ĝi estas nekomuna en sia amazoniaj teritorioj, ĝi restas disvastigata, kaj estas klasita kiel Malplej Zorgiga fare de BirdLife International kaj IUCN. Delonge konfuzata kun la Dustria mikrasturo (aŭ foje kun la Plumba mikrasturo, M. plumbeus), la Kripta mikrasturo estas nova specio malkovrita en 2002 en la amazonia ĝangalo de la subŝtato de Pará, (Brazilo) kaj priskribita al la scienco nur en 2003 fare de la naturalisto Andrew Whittaker – tiele ambaŭ (aŭ tri) estas ekzemplo de kripta specikomplekso.

La Dustria mikrasturo estas pli norda specio kaj krom morfologiaj diferencoj estas ankaŭ diferencoj pri voĉoj.

Ekologio

La Kripta mikrasturo loĝas en ĝangalaj zonoj de seka tero aŭ laŭsezone inundataj kun densa subgrundo. Ĝi estas timida kaj ofte sekretema birdo kiu estas rare observata hazarde.

Ili nutras sin el insektoj kaj senvertebruloj.

Aspekto

Ĝi estas specio ege simila al la parencaj specioj kiaj la Dustria mikrasturo, nome griza supre kaj en kape. La vizaĝa nuda haŭtaĵo kun vaksaĵo estas oranĝa kaj la iriso blanka. La beko estas hokoforma kaj griznigreca ĉe supra makzelo dum flavecoranĝa en suba. La brusto estas blankeca kun tre fajna horizontala strieco griza kiu laŭgrade malaperas al blanka ventro. La kruroj estas flavoranĝaj. Malkiel ĉe la Dustria mikrasturo, plenkreskuloj de Kripta mikrasturo havas nur ununuran blankan vostobendon (aldone al la mallarĝa blanka vostopinto) kaj ĉefe la vosto estas pli mallonga ol ĉe la aliaj mikrasturoj.

Nematuruloj havas du vostobendojn ĉu blankajn al sablokolorajn. Kontraste plenkreskuloj kaj preskaŭmaturuloj de gilvicollis havas pli longan voston kun du distingaj pli larĝaj blankaj vostobendoj, dum nematuruloj havas 2 aŭ 3 blankajn al sablokolorajn mallarĝajn vostobendojn.

Aliaj diferencoj estas ĉe mintoni pli ofte kontrastaj malhelaj frunto, krono kaj nuko, iom pli etenda orangza haŭtaĵo superokula, pli markata horizontala strieco en supra brusto, malpli etenda strieco en subaj partoj kaj manko de sablokolora nuanco en brusto. [1]

Referencoj

  1. Micrastur mintoni, from Brazil. Whittaker 2003 WilsonBull.(2002) 114 p.421, 422.