Kriptaj specikompleksoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En biologio, Kripta specikomplekso estas grupo de specioj kiuj plenumas la biologian difinon de specio — tio estas, ke ili estas izolaj reprodukte disde aliaj specioj — sed ne estas distingeblaj morfologie. La unuopaj specioj ene de la komplekso povas esti separataj nur uzante informon nemorfologian, kia analizoj de sekvenco de ADN, bioakustiko, aŭ pere de la studoj de historio de la vivo. Povas, sed ne nepre, esti parapatriaj, ofte simpatriaj, kaj foje alopatriaj.

Simila koncepto rilata estas tiu de superspecio.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]