Krispakresta garolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Krispakresta garolo
Krispakresta garolo
Krispakresta garolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cyanocorax
Specio: C. cristatellus
Cyanocorax cristatellus
(Temminck, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Krispakresta garolo (Cyanocorax cristatellus) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj, kiu enhavas la korvojn, pigojn, garolojn ktp. Tiu specio estas de la genro Cyanocorax kiu karakteras pro kombino de nigro (ĉefe en kapo) kaj bluo (la korpo), sed pli precize tiu specio ne havas la tipajn helgrizajn subajn partojn, havas blankajn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

ino

Tiu amerika aŭ "blua korvo" estas bela kaj granda (35 cm longa) birdo kun ĉefe malhelblua dorso kaj preskaŭ nigraj kapo, kolo kaj supra brusto, kiel la parencaj Lazura garoloViola garolo, sed diference el tiuj, tiu havas blankecajn unukolorajn bruston kaj subajn partojn. Ili havas prononcitan krispan kreston kiu leviĝas ĝuste ĉe la beko kaj kiu nomigas la specion; tiu kresto estas averaĝe pli granda ĉe maskloj, sed ambaŭ seksoj estas ĝenerale tre similaj.

La voĉo estas laŭta, grej, graa, grej-grej-grej, foje ripetita 8-10 fojojn[1]. Ili sonas simile al korvoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Krispakrestaj garoloj estas indiĝenaj de Sudameriko, pli precize de la ekoregionoj nomitaj Cerado de centra kaj suda kaj Kaatingo de nordorienta Brazilo. Sudoriente de la Amazona Baseno, tiu neotropisa specio loĝas en la regionoj apudaj al la nordokcidenta Cerado. Okcidente ili loĝas ĉe la rivero Guapore en Brazilo kaj Bolivio. En sudorienta Amazono, la nordenaj riveroj kiuj limas la teritorion estas la Tapajozo okcidente, la Ŝinguo oriente kaj la sistemo de la Aragvajo kaj Tocantins. La teritorio pluas orienten kaj suden tra la Cerado. La teritorio de la riversistemsoj estas nur la alta parto de la basenoj. Ili troviĝas ankaŭ en plej norda Paragvajo. Kune ili estas limigita de la etendo de la habitato, sed kie ĝi disponeblas, ili ne estas raraj. Ekzemple, ili estas la plej komune vidata korvedo en la Nacia Parko Serra do Cipó[2].

Tiu garolo ne estas konsiderata minacata specio de la IUCN[3], kaj fakte ili estas nune etendigantaj sian teritorion. Tamen la teritoria amplekso estas nur provizora kaj la populacioj povus ankoraŭ malaperi el iamaj teritorioj[4].

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili vivas en grupoj de 6 al 12 individuoj, moviĝantaj tra manĝolokoj dumtage. Ili eliras el lokoj por eviti predantoj[5]. Tiu birdo estas ĉiomanĝanta, kiu manĝas preskaŭ ĉion, inklude ovojn kaj idojn de aliaj birdoj, insektojn, artropodojn kaj etajn vertebrulojn kiel gekojn. Ili ŝatas ankaŭ nuksojn de palmo kaj plaĉas al ili ĉefe semoj de la indiĝena Inga laurina kaj la fruktoj de la enmetita Umbrelarbo (Schefflera actinophylla). Oni observis la Krispokrestajn garolojn ankaŭ frumatene manĝantajn en arbo Kariokaro (Caryocar brasiliense) kie ili manĝis nektaron kaj eble senvertebrulojn kiuj vizitas la ĉefe noktajn florojn de tiu planto[6].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sick (1993)
  2. Rodrigues et al. (2005)
  3. BLI (2008)
  4. Faria et al. (2006)
  5. Ragusa-Netto (2000)
  6. Melo (2001)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (BLI) 2008, 146592, Cyanocorax cristatellus, elŝutita la 6a Novembro 2008
  • Faria, Christiana M.A.; Rodrigues, Marcos; do Amaral, Frederico Q.; Módena, Érica & Fernandes, Alexandre M. (2006): Aves de um fragmento de Mata Atlântica no alto Rio Doce, Minas Gerais: colonização e extinção [The birds of an Atlantic Forest fragment at upper Rio Doce valley, Minas Gerais, southeastern Brazil: colonization and extinction]. Revista Brasileira de Zoologia 23(4): 1217-1230 [Portugallingva kun angla resumo]. COI:10.1590/S0101-81752006000400032 PDF plena teksto
  • Lorenzi, Harri & de Souza, H.M. (2001): Plantas Ornamentais no Brasil ["Ornamental plants from Brazil"]. Instituto Plantarum, Nova Odessa, São Paulo, Brazil [in Portuguese].
  • Lorenzi, Harri (2002): Arvores Brasileiras: Manual de identificação e cultivo de plantas arbóreas do Brasil ["Brazilian trees: Identification and cultivation manual for Brazilian arboraceous plants"]. Instituto Plantarum, Nova Odessa, São Paulo, Brazil [in Portuguese].
  • Melo, C. (2001): Diurnal bird visiting of Caryocar brasiliense Camb. in Central Brazil. Revista Brasileira de Biologia 61(2): 311-316 [with Portuguese abstract]. COI:10.1590/S0034-71082001000200014 PDF plena teksto
  • Ragusa-Netto, J. (2000): Raptors and "campo-cerrado" bird mixed flock led by Cypsnagra hirundinacea (Emberizidae: Thraupinae). Revista Brasileira de Biologia 60(3): 461-467 [angla kun portugala resumo]. COI:10.1590/S0034-71082000000300011 PDF plena teksto
  • Robert Ridgely; Tudor, Guy & Brown, William L. (1989): The Birds of South America (Vol.1: The oscine passerines). University of Texas Press, Austin. ISBN 0-19-857217-4
  • Rodrigues, Marcos; Carrara, Lucas A.; Faria, Luciene P. & Gomes, Henrique B. (2005): Aves do Parque Nacional da Serra do Cipó: o Vale do Rio Cipó, Minas Gerais, Brasil [The birds of 'Parque Nacional da Serra do Cipó': the Rio Cipó valley, Minas Gerais, Brazil]. Revista Brasileira de Zoologia 22(2): 326–338 [Portugallingva kun angla resumo]. COI:10.1590/S0101-81752005000200005 PDF plena teksto
  • Helmut Sick (1993): Birds of Brazil – A Natural History. Princeton University Press, Princeton. ISBN 0-691-08569-2
  • Sigrist, T. (2006): Birds of Brazil – An Artistic View. São Paulo. ISBN 85-905074-1-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]