Kristófer Grímsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Kristófer.

Kristófer Grímsson (naskiĝis en 1892, mortis 77-jara la 13-an de novembro 1969) estis islanda esperantisto. Li precipe aktivis en la Esperanto-societo de Rejkjaviko.

En la islandan lingvon li tradukis Aventuroj de pioniro de Edmond Privat.