Kristala nokto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La detruita sinagogo en Berlino

Kristala nokto (germane KristallnachtReichskristallnacht), konata ankaŭ kiel La Nokto de Rompita Vitro, estis ŝtatorganizita pogromo kontraŭ la judaj loĝantoj de nazia Germanio tra la tuta lando (Tria regno) dum la nokto de la 9-a de novembro ĝis la 10-a de novembro, 1938.

La evento nomiĝis Kristallnacht (germanlingve por "kristala nokto") pro la multaj vendejaj fenestroj kiuj rompiĝis dum la nokto. Hodiaŭ en Germanio oni plejofte nomas ĝin Pogromnacht ("pogroma nokto"), ĉar la vorto "Kristallnacht" estas kreaĵo de la nazioj.

La Kristala nokto ekigis novan fazon de kontraŭjudaj agoj de nazia registaro. Antaŭrimedojn por realigi la elmigradon kaj, fine, la ekstermadon de la juda popolo entrepenis la nazioj sen justa proceso. Tiel la okazaĵo estas konsiderita historie kiel la simbola komenco de la holokaŭsto.

Herschel Grynszpan ĵus arestita
Detruita juda vendejo en Magdeburg
Bruligita sinagogo en Munkeno

Fono de eventoj[redakti | redakti fonton]

Je la 7-a de novembro, 1938, Ernst vom Rath, sekretario de Germana Ambasadejo en Parizo, estis mortpafita de Herschel Grynszpan, juda el germanio kiu fuĝis al Francio. La nazioj uzis tion kiel pretekston por lanĉi pogromon kontraŭ la juda loĝantaro tra la lando.

La pogromo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la kampanjo devus esti spontana partoprenis ĝin batalgrupoj de SA kaj eĉ membroj de SS. Rezulte:

Oni detruis multe da artverkoj de la juda kulturo. Tamen plimulto de germanoj restis pasiva, nur malmultaj aliĝis al ĉi tiu vandalismo.

Memortago[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ la 9-an de novembro estas ĉiujare markita kiel memortago nomata la Internacia tago kontraŭ Faŝismo kaj Antisemitismo [1] [2]. Ekde 1989, la jaro de la falo de la berlina muro kaj la reunuiĝo de Germanio estas organizata Internacia batal-tago kontraŭ faŝismo kaj kontraŭjudismo, sed pli frue la tago estis markita kiel memortago pri la okazaĵo mem.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Kial la 9-an de novembro?". Internacia Tago Kontraŭ Faŝismo kaj Antisemitismo . Prenite la 28-an de aŭgusto 2022.
  2. "Internacia Tago Kontraŭ Faŝismo kaj Antisemitismo Arkivigite je 2022-11-09 per la retarkivo Wayback Machine" . EUROM. Prenita la 28-an de aŭgusto 2022 .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Schultheis, Herbert. Die Reichskristallnacht in Deutschland nach Augenzeugenberichten (Bad Neustädter Beiträge zur Geschichte und Heimatkunde Frankens 3). Bad Neustadt a. d. Saale: Rötter Druck und Verlag. 1985. ISBN 978-3-9800482-3-1.
  • Richard Overy: Trzecia Rzesza Historia Imperium (Nazia Germanio. Historio de Imperio), Warszawa: Buchmann 2012. ISBN 978-83-7670-290-2.