Kristalino
El Vikipedio
| Kristalino | |
|---|---|
| Sur tiu ĉi bildo la kristalino estas markita hele blue | |
| Akomodigon de la kristalino ŝanĝigas refrakto | |
| latine | lens crystallina |
| de Gray | subject #226 1019 |
| MeSH | Crystalline+lens |
Kristalino estas parto de okulo. Ĝi estas eta organa lupeo kies diametro estas ĉirkaŭ 9 mm kaj dikeco 4 mm malantaŭ la pupilo. Normale, la kristalino estas travidebla, kiel kristalo, tial, ĝia nomo; ĝi rolas kiel lupeo kaj precize participas je la triono de la optika potenco de okulo, kiu igas la bildojn konverĝi sur la retino; la du aliaj trionoj de la optiko estas la korneo, travidebla kaj ege konveksa luko.