Kristana ateismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kristana ateismo en politika publika eldonaĵaro indikas la ideologian pozician de iuj intelektuloj, kiuj opinias nepra la defendon de la tradicio kristana por gardi la politikajn principojn de libereco kaj demokratio de la okcidenta civilizo, sendepende de sia kristana kredo. Tiu ideologia pozicio havas iujn afinecojn kun la pozicio de teokonuloj.

Por referenci al la sekvuloj de tiu politiko-ideologia pensfluo, kiu, spite de sia ateismo, emas defendi la ideojn kaj poziciojn de la Katolika Eklezio, en la ĵurnalistaj medioj oni uzas ankaŭ la sintagmon ateistoj devotaj aŭ ankaŭ kristanistoj.

Tezoj de la kristana ateismo[redakti | redakti fonton]

"Kristanistoj" kaj "devotaj ateistoj" subtenas la neprecon de reaserto de la kristanaj valoroj kiel fundamento de Okcidento, en la nuna scenejo de ekspansio de Islamo. Rimarkindas ke malsame ol katolikoj, kiuj subtenas politikajn poziciojn proksimajn al konservismo, tiuj personoj foje ne disdegnas konfesi kaj vastigi ateismon. Aliaj vidas ilian foran originon en la penso de Thomas J. J. Altizer kiu verkis pri “morto de Dio”,[1], Paul van Buren kaj aliaj samtempuloj.

La sekvantaro de la graveco de kristanismo kiel radiko de la okcidenta civiizo opinias ke la eventuala dekadenco de la kristanaj valoroj sendube kondukus ankaŭ al la malapero de la kultura eŭropa kaj okcidenta modelo, bazita sur la demokratio kaj libereco kaj aliaj valoroj validaj ankaŭ sen la kristana kredo.

En tiu koncepto oni vidas analogiojn kun la politika filozofio de Leo Strauss: laŭ tiu germana filozofo, eblas ke malplimultoj de la homaj estuloj estus deponprenantoj de supera vero, unika fundamento de tiuj kulturo kaj moralo kiuj la amasoj ne estus kapablaj atingi kaj protekti. Sed en tiu analogio diversaj distanciĝas.

Laŭ iuj, la politika antaŭulo de kristanistoj estas Charles Maurras, fondinto de la konservema movado Action Française (Franca Aktiveco§),kaj kiu sin difinis athée catholique (ateisto katolika§). Sed tiu politika movado estis komdamnita de la franca episkoparo kaj Maurras suferis ekskomunikon iniciate de Pio la 11-a. [2].

Kutime ili ekzaltas Jesuon kiel kaŭzanton de la ideoj je kiuj forĝiĝis la sociaj-politikaj-kulturaj ideoj kiuj nun estas la bazoj de Okcidento, sed tiu Jesuo havas neniun dian aŭ transcendan, kaj, do, okazas, laŭ kritikistoj, de la kristanaj ateistoj, ke ankaŭ la okcidenta civilizo perdas sian fundamenton, kiu forĝiĝis deduktante el la ideo de Jesuo-Dio. [3]

Katolikaj intelektuloj sen kutime malkonsenti kun la defendo de kristanaj valoroj – kiujn tamen ili ne limigas al tiuj protektitaj de “kristanaj ateistoj” – foje ankaŭ kritikis. Akrajn kritikojn, ekzemple, movis historiisto, proksima eble al konservismo, Franco Cardini, en eseo "La paura e l'arroganza" (Timo kaj aroganteco), verkita responde al la "La rabbia e l'orgoglio" (Rabio kaj orgojlo de Oriana Fallaci.

Kutime tiuj intelektuloj adheras al koncepto konstantina pri la rilatoj de politiko kaj religio kaj rifuzas la teodosian vidpunkton. Nome la religio ne rajtas peti helpon de la ŝtato kaj la ŝtato profiti de la religio, pliscience: politiko kaj teologio devas observi rigoran separon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Gospel of Christian Atheism.
  2. Perché la Chiesa non crede al Vangelo secondo Rocco, Corriere della Sera Magazine, 18-a de novembro 2004 [1]
  3. La kultura fenomeno de kristanaj ateistoj radikas precipe en la katolikaj landoj. En Italio kutime svarmas la nomoj de ĵurnalisto Giuliano Ferrara, kiu sin difinas kulture, sed ne krede, kristana; katedristo Maecello Pera, eksa prezidento de itala Senato, kaj aliaj... Iuj el tiuj renkontis kaj dialogis kun papo Benedikto la 16-a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marco Nese, Gli eletti di Dio. Lo spirito religioso dell'America, Editori Riuniti, 2006, ISBN 8835957656
  • Gaetano Quagliariello, Cattolici, pacifisti, teocon. Chiesa e politica in Italia dopo la caduta del Muro, Mondadori, Milano 2006.
  • John Beversluis, ‘’C.S. Lewis and the Search for Rational Religion]] (Grand Rapids: Eerdmans, 1985), p 56.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]