Kristandemokrata Unio de Germanio
Kristandemokrata Unio de Germanio | |
---|---|
Christlich Demokratische Union Deutschlands | |
granda partio • frata partio • politika partio en Germanio | |
Lando | Germanio |
Estro | Angela Merkel |
Fondiĝo | Post la Dua mondmilito |
Ĉefa sidejo | Klingelhöferstraße 8, 10785, Berlino |
Ideologio | Kristana demokratio, Sociala kristanismo, centrismo |
Internacia aliĝo | Eŭropa Popola Partio |
Junulara organizaĵo | Junge Union |
Retejo | www.cdu.de |
La Kristandemokrata Unio de Germanio (germane Christlich Demokratische Union Deutschlands = CDU) estas partio en Germanio. Pluraj el la germanaj kancelieroj anis en ĝi; en 2005 ĝia nuntempa prezidantino Angela Merkel elektiĝis kancelierino.
CDU estis fondita post la Dua mondmilito, kiam la venkintaj aliancanoj permesis denove fondon de partioj. Ĝiaj fondintoj estis liberaldemokratoj, politikaj katolikoj, kristan-socialuloj, konservativuloj kaj naciistoj. La fundamenta programo de CDU parolas pri la "kristana koncepto pri la homo kaj lia respondeco antaŭ Dio". Ĝia membildo estas tiu de "kristan-demokrata, liberala kaj konservativa partio de la centro". Male al la iama katolika "Centro" (Zentrum) CDU celas aliancigi ĉiujn kristanajn konfesiojn en unu politika partio. Tamen ĝi akceptas ankaŭ homojn kun aliaj kredfundamentoj.
Kiel partio sur tutfederacia nivelo, CDU ekzistas ekde 1950. Apartaĵo de CDU estas, ke ĝi rezignis politikan aktivadon en unu el la germanaj regionaj ŝtatoj, nome Bavario. Tie agadas Kristansociala Unio en Bavario (Christlich-Soziale Union in Bayern, CSU). Kun ĝi CDU havas komunan frakcian en la federacia parlamento.
Kancelieroj el CDU
Jenaj anoj de CDU estis kancelieroj (ĉefministroj) de Federacia Respubliko Germanio:
- Konrad Adenauer (1949–1963)
- Ludwig Erhard (1963–1966)
- Kurt Georg Kiesinger (1966–1969), estro de "granda koalicio" (inter la du plej grandaj partioj, CDU kaj SPD)
- Helmut Kohl (1982–1998)
- Angela Merkel (2005–), 2005-2009 estrino de "granda koalicio", 2009-2013 estrino de koalicio kun la liberuloj, ekde 2013 estrino de "granda koalicio" kun la SPD.
GDR kaj reunuiĝo de Germanio
Post la unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj en 1990, la kristandemokratoj el GDR aliĝis al la okcidenta CDU. Pro tio CDU gajnis subite multe da novaj membroj, sed perdis multajn el ili dum la venontaj jaroj. La orientgermanaj kristandemokratoj estas ofte pli liberalaj kaj nereligiemaj ol la okcidentaj.
CDU ekzistis ankaŭ en GDR kiel unu el pluraj partioj permesataj de la reganta komunista partio SED. Kiel ili, CDU devis akcepti la gvidan rolon de SED kaj ne havis enfluon en la politika vivo. Tamen ĝi rajtis havi parlamentanojn kaj ministrojn.
Partiestroj
Kiam CDU-ano estis kanceliero de Germanio, kutime li estis ankaŭ partiestro aŭ elektita tio iom poste. En 1971 partiestro iĝis Rainer Barzel, kiu en 1972 sensukcese provis transpreni la kancelierecon. En 1973 estro iĝis Helmut Kohl kaj restis ĝis 1998.
En 1998, kiam CDU malvenkis en la balotoj kaj Helmut Kohl estis akuzita pro kontraŭleĝa traktado de donacoj, partiestro iĝis Wolfgang Schäuble. En 2002 lin anstataŭis Angela Merkel.
Aktuala evoluo
Kvankam CDU malvenkis en la parlamentaj balotoj de 1998 kaj ankaŭ en 2002 ne sukcesis transpreni la regadon, ĝi poste estis tre sukcesa en la provincaj balotoj. Post ĝia sukceso en la regiona ŝtato Nordrejn-Vestfalio en 2005 kanceliero Gerhard Schröder deklaris sian intencon dissolvi la parlamenton por necesigi novan balotadon. Rezulte de la balotoj de septembro 2005, Angela Merkel fariĝis kancelierino.