Kristanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj[1][2][3] (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio en la tuta mondo ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio – kredo transkultura, transepoka, kredo universala.

Kristanismo estas monoteisma religio, bazitas sur la vivo kaj instruoj de Jesuo de Nazareto, kiun kristanoj kredas esti la Filo de Dio, laŭ la Nova Testamento, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de kristanismo kaj Unuaj centroj de la Kristanismo.

La originoj de la unuaj centroj de kristanismo ĝenerale kovras la periodon kiu etendiĝas ĝis la unua koncilio de Niceo de 325. Ĝi naskiĝis el la romia provinco de Judujo en la okcidenta Azio kaj disvastiĝis tra la tuta romia imperio, nome en la orienta Afriko kaj okcidenta Azio (ĝis atingi eĉ Hindion). Dekomence, tiu disvastiĝo estis strikte ligita al la centro de juda fido jam ekzistantaj, en la juda diasporo. La unuaj kristanoj, do, estis judoj aŭ prozelitoj, nomataj ankaŭ "Diotimantoj".

Historiaj branĉoj de kristanismo

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo) kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo. La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:

  1. katolikismo (53%)
  2. protestantismo (16%)
  3. ortodoksismo (11%)
  4. anglikanismo (3%)

Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:

Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.

En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, kaj Dio metis ilin en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, kvankam perfektaj, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la origina peko, kiun ĉiu homo heredas de Adam. Pro ĉi tiu heredaĵo nia naturo estas pekema: ni scias la bonon kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfektaj, sed pro origina peko la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.

Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas je li kaj obeas liajn ordonojn. Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.

Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto).

Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiujn homojn kaj juĝi ilin laŭ iliaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro – infero – por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.

Triunuo

La Triunuo laŭ kristanismo, Dio estas unu, sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:

  • Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
  • Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
  • Sankta Spirito: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.

Ĉi tio estas la mistero de La Sanktega Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.

Moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekalogo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:

Kristanismo
« Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. »
—Mateo, Matth/22

Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio.

Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedziĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:

Kristanismo
« Vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita. Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono »
—Mateo, Patro nia

Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

Kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea, kion multaj nomas hereza, ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo. La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, sed ne Dio mem, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.

La movadoj en la romkatolika eklezio

La movadoj en la romkatolika eklezio, sennombraj kaj distingiĝantaj unu el la alia pro apartaj spiritualeco kaj agadstilo en la mondo kaj inter la fidelularo, estas grupoj de katolikaj personoj kiuj, varie organizataj kaj rekonataj kaj aprobataj de la eklezio, dioceza aŭ sanktaseĝa, ĉiam celas pensi kaj agadi laŭ la ekleziaj direktivoj. Se listigi kelkajn, jeniĝu Katolika Agadmovado, Komuneco kaj Liberigo, Triaordenanoj, bazaj kristanaj komunumoj, kpt.

Disvastiĝo

Kristanismo, kuniganta ĉiujn ekleziojn, estas rilate al nombro de anoj la plej granda monda religio. Oni taksas, ke ĉirkaŭ triono de ĉiuj homoj en la mondo apartenas al iu kirstana eklezio. Tiuj nombroj tamen estas nur taksitaj, ĉar la difinoj mem pri tia, kia estas kristano disiĝas. La plej multaj naciaj statistikoj baziĝas je memdifino de la unuopuloj aŭ taksaj kalkuloj, foje ankaŭ je administraciaj listoj. En multaj landoj de la mondo kristanoj estas ankoraŭ persekutataj nuntempe, pro tio el tiuj landoj la nombroj malcertas.

Evoluo de la nombro de kristanoj

Dosiero:Christians distribution.png
Kristanismo laŭ procento de la popolo en ĉiu lando.

Kun taksita nombro de anoj ĉirkaŭ 2.1 miliardoj,[4] disigitaj en tri ĉefaj branĉoj: katolikoj, protestantoj kaj ortodoksoj, kristanismo estas la plej granda religio en la mondo.[5] Dum la lastaj cent jaroj la procentaĵo de kristanismoj rilate al la tutmonda popolo estis ĉirkaŭ 33. Tio tamen ne montras gravan translokiĝon de la nombro de kristanoj: grandan kreskon en evoluiĝantaj landoj (ĉirkaŭ 23.000 tage) akompanas malkreskego en evoluiĝintaj landoj, ĉefe en Eŭropo kaj Nordameriko (ĉirkaŭ 7.600 tage).[6] Kristanismo estas ankoraŭ la ĉefa religio en Eŭropo, Ameriko, la Filipinoj kaj Sud-Afriko.[7] Tamen ĝi malkreskas en multaj regionoj inkluzive de nordaj kaj okcidentaj ŝtatoj de Usono,[8] Oceanio (Aŭstralio kaj Novzelando), norda Eŭropo (inkluzive de Britujo,[9] Skandinavio kaj aliaj lokoj), Francujo, Germanujo, la kanadaj provincoj de Ontario, Brita Kolumbio kaj Kebekio, kaj partoj de Azio (ĉefe en Mezoriento,[10][11][12] Sud-Koreujo,[13] Tajvano[14] kaj Makao[15]).

En la plej multaj evoluiĝintaj landoj la homoj, kiuj daŭre diras sin kristanoj malpli kaj malpli vizitas preĝejojn en la lastaj jardekoj.[16] Kelkaj fontoj rigardas tion nur parto de la translokiĝo de tradiciaj institucioj,[17] dum aliaj rilatigas ĝin al signo de malkresko de kredo je la graveco de religio ĝenerale.[18]

Ŝtatreligio

Nacioj kies ŝtatreligio estas kristanismo:
  •  Ortodoksismo
  •  Protestantismo kaj Anglikanismo
  •  Katolikismo
  • Kristanismo en unu formo aŭ alia estas la nura ŝtatreligio en jenaj landoj:

    Ekzistas multaj aliaj landoj, kiel ekzemple Kipro, kiuj kvankam ne havas ŝtatan religion, tamen oficiale agnoskas apartan kristanan religion.[33]

    Nombro de tutmondaj kristanoj (2000)

    Regiono Popolo Kristanoj
    milionoj Kresko procentoj milionoj Kresko
    Eŭropo 730 0,05 % 71,0 % 519,1 −0,4 %
    Germanujo 82 0,1 % 69,4 % 57,1 −1,0 %
    Svislando 7 0,67 % 86,6 % 6,4 0,4 %
    Aŭstrujo 8 0,52 % 89,7 % 7,3 0,2 %
    Azio 3.691 1,41 % 8,5 % 316,5 3,7 %
    Afriko 784 2,41 % 48,3 % 379,4 2,8 %
    Angla Ameriko 309,6 0,85 % 81,5 % 259,0 0,7 %
    Latina Ameriko 519 1,59 % 91,6 % 476,6 1,5 %
    Pacifiko 31 1,59 % 73,3 % 22,9 0,74 %
    Tutmonde 6.065 1,59 % 32,5 % 1.973,0 1,4 %

    La nombroj de popoloj devenas de UN el la jaro 1998. Nombroj pri aneco al religioj el Gebet für die Welt (Preĝo por la mondo), eldono 2003. La datumoj estas el la jaroj 19982000. La kresko rilatas al meza kresko de 1995 ĝis 2000, tamen foje okazis ŝanĝo de la datumbazo.

    Vidu ankaŭ

    Referencoj

    1. 33.2% of 6.7 billion world population (under the section 'People') World. CIA world facts.
    2. The List: The World’s Fastest-Growing Religions. foreignpolicy.com (2007-03). Alirita 2010-01-04.
    3. Major Religions Ranked by Size. Adherents.com. Alirita 2009-05-05.
    4. Adherents.com: Number of Christians in the world
    5. Major Religions Ranked by Size. Adherents. Alirita 2007-12-31.
    6. Werner Ustorf. "A missiological postscript", in McLeod and Ustorf (eds), The Decline of Christendom in Western Europe, 1750-2000, (Cambridge University Press, 2003) pp. 219–20.
    7. Encyclopedia Britannica table of religions, by region. Retrieved November 2007.
    8. American Religious Identification Survey 2008
    9. New UK opinion poll shows continuing collapse of 'Christendom'
    10. Barrett/Kurian.World Christian Encyclopedia, p. 139 (Britain), 281 (France), 299 (Germany).
    11. BBC NEWS—Guide: Christians in the Middle East
    12. Is Christianity dying in the birthplace of Jesus?
    13. Number of Christians among young Koreans decreases by 5% per year
    14. Christianity fading in Taiwan | American Buddhist Net. Americanbuddhist.net (2007-11-10). Alirita 2009-05-05.
    15. A Gambling-Fueled Boom Adds to a Church’s Bane
    16. Putnam, Democracies in Flŭ: The Evolution of Social Capital in Contemporary Society, p. 408.
    17. McGrath, Christianity: An Introduction, p. xvi.
    18. Peter Marber, Money Changes Everything: How Global Prosperity Is Reshaping Our Needs, Values and Lifestyles, p. 99.
    19. Costa Rica. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-05-11.
    20. Denmark. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-05-11.
    21. 21,0 21,1 El Salvador. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-05-11.
    22. Church and State in Britain: The Church of privilege. Centre for Citizenship. Alirita 2008-05-11.
    23. Official Religions of Finland. Finish Tourist Board. Alirita 2008-05-11.
    24. State and Church in Finland. Euresis. Alirita 2008-05-11.
    25. McCain Praises Georgia For Adopting Christianity As Official State Religion. BeliefNet. Alirita 2009-04-11.
    26. Iceland. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-05-11.
    27. Liechtenstein. U.S. Department of State. Alirita 2008-05-11.
    28. Malta. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-05-11.
    29. Monaco. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-05-11.
    30. Norway. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-05-11.
    31. Switzerland. U.S. Department of State. Alirita 2008-05-11.
    32. Vatican. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-05-11.
    33. Cyprus. U.S. Department of State. Alirita 2008-05-11.

    Eksteraj ligiloj