Kristiano Rakovski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kristiano Rakovskio

Kristiano Rakovskio (la 13-an de aŭgusto, 1873 - la 11-an de septembro, 1941) estis bulgara socialisma revoluciulo, bolŝevika politikisto kaj sovetia diplomato; li krome agadis kiel ĵurnalisto, kuracisto, kaj eseisto. La politika kariero de Rakovskio disvolviĝis en Balkanaj landoj, en Francio kaj Sovetio; dum parto de sia vivo, li ankaŭ estis rumana civitano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juna eŭropa socialisto[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en 1873 en Kotel, Bulgario, kiu tiam estis parto de la otomana imperio, en familio de riĉaj terposedantoj, li iĝis rumano en 1878 pro translokiĝo de landlimo. Li malkovris marksismon en la liceo. En 1890, li estis dumvive forpelita de la landaj liceoj pro sia politika agado. En la aĝo de 17 jaroj, li iris studi medicinon en Ĝenevo, kie li renkontis multajn socialistajn politikajn ekzilitojn, interalie Georgo Pleĥanovo kaj Roza Luksemburgo. Jam en 1893, li estis delegito en la kongreso de la Dua Internacio en Zuriko, kie li kun plezuro konatiĝis kun la maljuna Frederiko Engelso. La postan jaron, li iĝis korespondanto de Antaŭen (Vorwärts), la ĉefa ĉiutaga social-demokrata germana gazeto, kaj li havis amikajn ligojn kun Wilhelm Liebknecht. Forpelita el Prusio kiel "anarĥiisto", li finstudis medicinon en Francio, kaj tie doktoriĝis en 1896.

En Svisio, Rakovskio ligiĝis kun rusa socialista studentino, Elisaveta Pavlovna Ryabova. Per ŝi li unue interesiĝis pri Rusio. Ili edziĝis en 1898. La saman jaron, li estis dungita kiel kuracista leŭtenanto en la rumana armeo. Post sia militservo, li provis instaliĝi en Sankt-Peterburgo, sed estis rapide forpelita pro siaj politikaj aktivaĵoj, kaj povis reveni nur kaŝpagante gravan sumon al la aŭtoritatoj. En 1901, lia edzino mortis dumnaske kun ilia infano.

Inter 1902 kaj 1904, Rakovskio restadis en Francio, kaj iĝis konata en la franca socialisma movado. Li iĝis korespondanto por Balkanio de L'Humanité, kaj vane provis akiri la francan ŝtatanecon.

Gvidanto de la rumana socialisma movado[redakti | redakti fonton]

Reveninte en Rumanio, Rakovskio plene engaĝiĝis en subtenado al la strikmovadoj kiuj skuis la landon ekde 1905. Influataj de la samtempaj okazaĵoj en Rusio, miloj da laboristoj de la juna rumana industrio postulis salajrajn plialtigojn kaj plibonigon de siaj laborkondiĉoj, malgraŭ la policistaj perfortaĵoj kaj la sendo de militistoj kontraŭ ili. Rakovskio kontribuis al la disvolvo de la rumanaj sindikatoj, interalie per organizado de laborista kongreso.

En marto 1905, li ekpublikigis socialistan ĉiusemajnan gazeton, Laborista Rumanio (România muncitoare), ĉirkaŭ kiu grupiĝis la estonta kerno de la social-demokrata partio de Rumanio, fondita en 1910.

Dum somero 1905, la ribelintaj maristoj de la kirasŝipo Potemkino rifuĝiĝis en Constanţa. Rakovksio elspezis multan energion por defendi ilin, postuli de la rumana registaro ke oni donu al ili politikan azilon, kaj por konigi ilian historion al la tuta mondo. Li persone helpis plurajn el ili, donante al ili laboron.

Komence de 1907, perforta kamparana ribelo eksplodis en Rumanio, kaj unue trafis la judajn farmistojn antaŭ ol turniĝi kontraŭ la grandaj bienposedantoj. La liberala registaro, interkonsente kun la reĝo Karolo la 1-a, sange subpremis la ribelintajn kamparanojn, okazigante milojn da mortoj. La gazeto de Rakovskio kuraĝe flankiĝis kun la ribelintoj, kaj instigis la soldatojn ne pafi al la kamparanoj, kaj eĉ aliĝi al ilia ribelo.

Timante lian revolucian agadon, la rumana registaro utiligis la pretekston de la bulgara deveno de Rakovskio por tute eksterleĝe forpreni de li la rumanan ŝtatanecon kaj forpeli lin en 1907, kiam li troviĝis en Stutgarto por kongreso de la Dua Internacio. Protestoj kontraŭ tio leviĝis tra la eŭropa socialisma gazetaro. Rakovskio ne aparte alkroĉiĝis al la rumana ŝtataneco, sed li deziris plenumi la politikan batalon por reakiro de siaj rajtoj. En 1909, li provis kaŝe reveni en Rumanio kaj estis forpelata. Laborista manifestacio okazis favore al li, kaj estis abrupte subpremita. Fine, en 1912, post longa jura batalo, li rericevis sian ŝtatanecon, ĝustatempe por denunci la Balkanajn Militojn de 1912-1913.

Prezidanto de la konsilio de popolkomisaroj de Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Konvinkita internaciisto, Rakovskio estis akre seniluziita de la sinteno de la eŭropaj social-demokratoj kiam eksplodis la Unua Mondmilito en 1914. Li esprimis sian vidpunkton en franclingva broŝuro titolita "La socialistoj kaj la milito'. Temis pri respondo al letero sendita de Charles Dumas, kabinetestro de Jules Guesde, socialisto fama pro sia radikalemo, sed kiu tamen partoprenis en "naciunueca" registaro. Batalante por ke Rumanio restu ekster la konflikto, li plektis ligojn kun la socialistoj, kiuj kontraŭis la militon, interalie kun Trockio, financante lian gazeton Nia voĉo (Nache Slovo). En 1915, li partoprenis en la konferenco de Zimervaldo. En 1916, la rumana registaro enkarcerigis lin. Li estis liberigita el sia malliberejo de Iaşi la 1an de majo 1917, de la soveto de rusaj soldatoj kiuj restadis en la urbo, kontraŭ la volo de la rusa registaro kiu petis pardonon de la rumana registaro por la iniciato. Tiel li povis iri al Odeso, kie li daŭrigis siajn politikajn aktivaĵojn.

Konvinkita apoganto de la Monda Revolucio, Rakovskio aliĝis al la bolŝevista partio fine de 1917. Li estis entuziasme akceptita, kiel internacie konata socialisto tiutempe. Komence de 1918, li direktis venkan militan atakon kontraŭ Rumanio. Li espertis tiel ligi la rusan revolucion kun la Balkanoj. Sed la germana armeo haltigis ĉi tiun movon. Kaj per la traktato de Brest-Litovsk, la bolŝevistoj perdis la regadon super Ukrainio. Komence de 1919, Rakovskio iĝis prezidanto de la Konsilantaro de Popolkomisaroj de Ukrainio. Necesis tiam akiri la faktan regadon de la lando. Li provis tion atingi, celante ligiĝi kun la Soveta Hungario de Bela Kun. Tio malsukcesis, ĉar li perdis la subtenon de la kamparanaro per rekvizicio de la agrikulturaj produktaĵoj. Interkonsente kun Lenino, li en 1920 starigis politikon pli respekteman al la kamparanaj kaj naciaj deziroj de la ukrainanoj. La soveta registaro tiam povis instaliĝi, post akraj bataloj direktitaj de Miĥailo Frunze kontraŭ la blankaj armeoj, la naciistoj kaj la maĥnovistoj.

Sovetia diplomato[redakti | redakti fonton]

En 1922, Rakovskio atingis gravan diplomatian sukceson, interkonsentante kun Germanio kadre de la Traktato de Rapallo, kiu ebligis al Sovetunio eliri el sia izolo. Li poste iĝis la unua sovetia ambasadoro en Britio, en 1923. Li tie atingis de la laborpartia registaro de Ramsay MacDonald la juran agnsokon de Sovetunio flanke de Britio. En 1924, li iĝis ambasadoro en Parizo, kie ĉefe okupis lin la demando pri repago de la rusaj pruntoj. En 1927, la franca registaro deklaris lin nedezirinda kaj atingis lian forpelon al USSR. Same en Londono kiel en Parizo, Rakovskio estis akceptita per lavango da insultoj flanke de la konservativa gazetaro, sed li ankaŭ sukcesis akiri la estimon de multaj gravuloj pro sia afabla karaktero kaj granda kulturo.

Kontraŭulo de la stalina burokrataro[redakti | redakti fonton]

Kristiano Rakovskio kun Lev Trockij, ĉ. 1924

Rakovskio grave koliziis unuafoje kun Stalino en 1922, dum la diskuto pri la statuso de USSR. Li estis konvinkita, ke en Ukrainio necesos prikonsideri la naciajn emojn de la sovetiaj popoloj. Multaj ukrainaj kaj georgiaj komunistoj dividis lian vidpunkton, same kiel Lenino, kiu antaŭ sia kompleta malsaniĝo tre zorgiĝis pri la tendenco al grandrusa ŝovinismo flanke de parto el la bolŝevika ŝtataparato.

Dum la postaj jaroj, li partoprenis en la batalo de la maldekstra opozicio kontraŭ la burokrata devojiĝo de la reg-aparato. Ŝajnis al li nepre necese restarigi la demokratiecon interne de la kompartio por malebligi la definitivan formiĝon de kasto de senrespondecaj funkciuloj, kiuj zorgus unuavice pri propraj interesoj, kaj ne pri tiuj de la proletaro. Reveninta el Francio en oktobro 1927, li estis la lasta proparolanto de la maldekstra opozicio en la centra komitato, sed estis rapide malebligita plu esprimiĝi, kaj forpelita el la partio jam en decembro.

Januare 1928, Rakovskio estis ekzilita al Astraĥano, kaj poste en Saratov kaj fine en Barnaul la postan jaron. Li disvolvis sian vidpunkton pri la burokratiĝo en letero publikigita en la Bulteno de la opozicio pri La danĝeroj de la profesia povo. Post la forpelo de Trockio el USSR, li restis la plej altranga komunista personeco kiu kontraŭis Stalinon. Dum ses jaroj, li aplikis la politikon de la maldekstra opozicio, konsiderante sin plu membro de la partio kaj kritikante ĝian direkcion je la nomo de la interesoj de la socialismo. Tiel li vigle kritikis la politikojn pri trudita kolektivigo de la kamparanoj ekigita de Stalino en 1929, parte pro la perfortaĵoj kontraŭ la kamparanoj, kiujn ĝi supozigis, kaj krome pro la ekonomia katastrofo, kiun li antaŭvidis por la sovetia agrikulturo.

Tragika fino[redakti | redakti fonton]

En 1934, eble kun la espero savi la vivon de siaj malliberigitaj amikoj, Rakovskio ankaŭ kapitulaciis, post multaj maldekstraj opoziciantoj. Li iĝis vic-popolkomisaro pri sano, sed ne disponis pri ia reala povo. Per senĉesaj premoj, la stalinistoj devigis lin rompi kun Trockio, subskribi tekston je la gloro de Stalino kaj hurli kun la lupoj dum la moksva proceso de 1936.

Tio ne malebligis lian denovan areston en 1937. Post monatoj da pridemandoj kak perfortaĵoj flanke de NKVD, li fine agnoskis la absurdajn krimojn, kiujn oni deziris atribui al ili. Li estis juĝita kaj kondamnita al dudek jaroj da mallibereco en 1938. Verŝajne Stalino preferis ne tuj mortigi lin pro la multaj amikoj, kiujn li havis ĉie tra Eŭropo. Sed li tamen ordonis mortpafi lin iom post la komenco de la nazia invado, en 1941.

Rete legebla artikolo[redakti | redakti fonton]

  • Mensoga paco, artikolo pri la Packontrakto de Bukareŝto (1913), el Laborista rumanio.