Kristiano la 3-a (Danio-Norvegio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristiano la 3-a

Kristiano la 3-a, dane Christian 3., (1503-1559), estis reĝo de Danio-Norvegio inter la jaroj 1534 kaj 1559. Li kroniĝis en la historia urbeto Malnova Rye en Jutlando, proksime de kiu en 1952 cetere okazis la Internacia Junulara Kongreso de TEJO.

Reĝo Kristiano la 3-a supervenkis kaj forpelis la lastan katolikan ĉefepiskopon de Norvegio, Olav Engelbrektsson, kaj establis luteranismon en tuta Norvegio. En 1536 li deklaris Norvegion parto de Danio. Sekve la norvega Regna Konsilio malfondiĝis. El la duobla monarkio iĝis unu monarkio. Tamen fakte la ŝtato Norvegio ne formale malfondiĝis, la reĝo plunomis sin "reĝo de Danio kaj Norvegio", kaj estis apartaj leĝoj por Danio kaj por Norvegio. La reĝo en Norvegio reprezentiĝis per vic-reĝo.


Antaŭe:Reĝo de DanioPoste:
Frederiko la 1-a15341559Frederiko la 2-a
Antaŭe:Reĝo de NorvegioPoste:
Frederiko la 1-a15341559Frederiko la 2-a