Federal Minister of Family Affairs, Senior Citizens, Women and Youth • membro de la parlamento de Germanio • membro de la parlamento de Germanio • membro de la parlamento de Germanio • membro de la parlamento de Germanio vd
Kristina SCHRÖDER estas germanapolitikistino. Ŝi naskiĝis la 3-an de aŭgusto1977(nun 1977-08-03) en Wiesbaden. Ekde la 28-a de oktobro2009 ŝi estas ministrino pri familioj, maljunularo, virinaro kaj junularo en la registaro, kiel posteulo de Ursula von der Leyen, kiu nomumiĝis ministrino pri laboro kaj socialaj aferoj. Kiam ŝi iĝis nacia ministro, ŝi aĝis nur 32 jarojn. Kristina Schröder reprezentas la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion. Ne ekzistas parenca ligo al la antaŭa socialdemokrata federacia kanceliero Gerhard Schröder, kiu nur hazarde havas la saman familian nomon.