Kristnaska Birdokalkulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kristnaska Birdokalkulo, en angla Christmas Bird Count (CBC), estas censo de birdoj en la Okcidenta Hemisfero, plenumata ĉiujare komence de la nordhemisfera vintro fare de volontulaj birdumantoj. La celo estas havigi populacian informon por uzado en scienco, ĉefe por konserva biologio, kvankam multaj homoj partoprenas por distro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frank Chapman, kiu la unua proponis la Kristnaskan Birdokalkulon.

Ĝis la 19a jarcento, multaj nordamerikanoj partoprenis en tradicio de Kristnasko nome "side hunts" (ĉaskonkurenco), per kiu ili konkurencis je kiom multajn birdojn ili povis mortigi, senkonsidere ĉu la kadavraĵoj estis utilaj aŭ ĉu la birdoj estas bonfaraj, belaj aŭ eĉ raraj. Fine de tiu jarcento la usona ornitologo Frank Chapman, funkciulo de la ĵus formita National Audubon Society, proponis kalkuli birdojn Kristnaske anstataŭ mortigi ilin.

En 1900, 27 observantoj partoprenis en la unua kalkulo en 25 lokoj en Usono kaj Kanado, 15 el ili en la nordorienta Usono el Masaĉuseco al Filadelfio. Ekde tiam la kalkuloj okazis ĉiun vintron, kutime kun pliiĝantaj nombroj de observantoj. Ekzemple la 101a kalkulado, vintre de 2000–2001, engaĝigis 52,471 homojn en 1,823 lokoj en 17 landoj (sed ĉefe en Usono kaj Kanado). La Aŭdubona Societo nune partneras kun Bird Studies Canada, la Gulf Coast Bird Observatory de Teksaso (respondeca pri CBC en Meksiko), kaj la Red Nacional de Observadores de Aves (RNOA, Nacia Reto de Birdobservantoj) kaj la Instituto Alexander von Humboldt de Kolombio.

Metodoj[redakti | redakti fonton]

Partopreno[redakti | redakti fonton]

Ekŝteraj ligoj[redakti | redakti fonton]