Kristnaska Viro
Kristnaska Viro aŭ Patro Kristnasko estas traduko de diverslingvaj versioj de fikcia kristnaska donacoportanto, kies fonto origine estas la figuro de Avo Frosto aŭ Sankta Nikolao. Santa Claus ([sent(e)KL(O)Z], esperantigebla al "Sankta Klaŭzo") estas nordamerika angligo de la nederlanda "Sinterklaas", kiu laŭvice estas formo de "Sankta Nikolao". "Patro Kristnasko" estas esperantigo de la brita angla Father Christmas [fad(a) KRISmes].
Aliaj lingvoj
- france Père Noël aŭ Papa Noël
- germane Weihnachtsmann [VAIJnaĥtsman]
- portugale Pai Natal
- brazil-portugale Papai Noel
- hungare Mikulás (Nikolao)
- itale Babbo Natale
- rumane Moş Crăciun
- estone Jõuluvana
- greke Άγιος Βασίλης (Áyios Vasílis)
- finne Joulupukki
- litove Kalėdų Senelis ("Kristnaska Maljunulo").
Fikcio
Laŭ fikciaj kristnaskaj libroj, kantoj kaj filmoj, La Kristnaska Viro estas maljuna dikulo kun longa, blanka barbo, kiu portas ruĝan kaj blankan kostumon, stiras flugantan sledon kiu estas tirata de boacoj kaj liveras donacojn dum Kristnaska antaŭnokto. Li loĝas en la Norda Poluso kun sia edzino, Sinjorino Claus. Tie li havas grandan fabrikon de ludiloj, kie laboras multaj elfoj tra la jaro. En la antaŭnokto de Kristnasko li liveras la donacojn per sia fluganta sledo. Li eniras domojn ne tra la pordego, sed tra la kamentubo. Li ne nur liveras la donacojn, sed ankaŭ enmetis dolĉaĵojn kaj ludiletojn en la ŝtrumpojn pendigitajn apud la kameno. (Tiu lasta kutimo devenas de la historia Sankta Nikolao). Li ofte ridas. La Kristnaska Viro estas ĉioscia: li scias ĉu vi estas bona aŭ malbona dum la jaro kaj havas grandan liston de infanoj kaj ilia boneco. Li ofte revizias kaj kontrolas la liston. Se vi estas malbona dum la jaro, li donacos al vi bulon de karbo, ne ludilon.
La nomoj de la flugantaj boacoj de Santa Claus estas: Dasher, Dancer, Prancer, Vixen, Comet, Cupid, Donder kaj Blitzen. Je 1964, li akiris novan boacon, Rudolph, kies nazo estas ruĝa kaj lumas (por gvidi la sledon tra la nebulo).
En la menso de multaj infanoj en Usono, Kristnasko ne estas festo de Kristo, sed la festo de Santa Claus. En la menso de multaj plenaĝuloj. Santa Claus estas simbolo de la bedaŭrinda komercigado de la sankta tago de Kristnasko.
Nur en 20-a jarcento Santa Claus iĝis populara per propagando de The Coca-Cola Company, kiu produktas Kokakolaon. Tiu firmao faris propagandan kampanjon kun figuro de la Kristnaska Viro, kiu uzis la kolorojn de la kompanio, kaj tio forti popularigis la figuron, ne nur en Usono sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo influitaj de usona kulturo.
Vidu ankaŭ
- Avo Frosto, sovetunia inventaĵo de donacoportanto venanta la 31-an de decembro sen aludo al kristanismo
- Chys Khan
- Sankta Nikolao
- Le Père Noël est une ordure (filmo) (Patro Kristnasko estas fiulo)
- The Polar Express (filmo) (La Polusa Ekspreso)
- Chys Khan [prononco "Kiŝ Kan"], jakuta "Ĥano de la Vintro", nekristana mita figuro iom simila al la koncepto de Patro Kristnasko
- Rovaniemi (Rezidejo de Patro Kristnasko apud la polusa cirklo)
Eksteraj ligiloj
- Skribu al la Kristnaska Viro en Esperanto.
- NORAD sekvas la vojaĝon de la Kristnaska Viro Retejo havebla angle, ĉine, france, germane, hispane, itale, japane kaj portugale.
- Verda brita Patro Kristnasko Artikolo de la BBC, diras ke la brita Patro Kristnasko devas havi verdajn, kaj ne ruĝajn, vestojn (angle).