Kristnaska bazaro de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kristnaska bazaro de sur la katedralplaco erfurta.
La bazaro, fotita de sur la katedralmonteto, nokte.

La Kristnaska bazaro de Erfurto (germane: Erfurter Weihnachtsmarkt) okazas ĉiujare dum advento en la turingia ĉefurbo kaj nombriĝas al la plej grandaj kristnaskaj foiroj en tuta Germanlingvio. En la 2010-a jaro ĝi okazis la 160-an fojon, de la 23-a de novembro ĝis la 22-a de decembro. Ĉirkaŭ po 2 milionoj da vizitantoj po jaro estas allogataj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa loko de la kristnaska bazaro estas la bela Katedralplaco kun la iluminita ensemblo de katedralo de Erfurto kaj preĝejo Sankta Severo. Kelkaj standoj troviĝas ankaŭ sur la Fiŝbazar-placo, la Schlösser-ponto, la Anger-placo kaj ĝis la Willy-Brandt-placo antaŭ la stacidomo.

Ofertoj[redakti | redakti fonton]

Sume ĉe pli ol 200 budoj oni ofertas manĝajojn tipajn, artmetiadaĵojn kaj ĉiujn ajn kristnaskrilatajn aferojn. Ege ŝatatas kulinare la turingia fritkolbaso kaj t.n. Schittchen, la erfurta versio de la kristnaskokuko panforma (germane: Stollen). Pro sia unua endokumenta mencio de 1329 tiu bakaĵo ege maljunas, komparite al aliaj Stollen-versioj en Germanujo.

Meze de la bazaro elstaras abio 25 metrojn alta. Ekde 2005 videblas ĉe la enirejo 8 metrojn alta piramido, montranta per kvin etaĝoj ne nur kristaskajn scenojn sed ankaŭ personulojn el la erfurta historio. Alia atrakcio estas la kripo kun 14 maneskulptitaj figuroj kvazaŭ de natura grando, sen paroli pri la ensorĉanta Fabela arbaro ĉe la ŝtuparo katedralmonteten.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]