Kristnaska globo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristnaska globo mane pentrita.

Kristnaska globo estas specifa ornamaĵo por kristnaska arbeto farita el tre maldika vitro.

Ĝi plej ofte estas mane pentrita kaj interne arĝentkovrita. Ĝia produktado komenciĝis en la jaro 1847. La unuajn ornamaĵojn faris Hans Greiner en la germana urbo Lauscha. Laŭlegende li komencis fari la vitrajn globetojn pro manko de mono por aĉeti laŭkutimajn, kristnask-arbetajn ornamaĵojn (nuksoj, pomoj kaj bombonoj).

La unuaj kristnaskaj globoj el blovita vitro aperis en Pollando en la 19-a jarcento. Komence ili imitis nuksojn kaj aliajn fruktojn, sed laŭtempe la formoj riĉiĝis kaj similis objektojn ĉiutage uzatajn (ŝuetoj, ombreletoj, muzik-instrumentoj, best- kaj homfiguretoj). La unuajn kristnaskajn globojn oni importis ĉefe el Nurenbergo. Ornamoj el Nurenbergo estis tre popularaj en Pollando[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bombka en la pola Vikipedio.

  1. Jola Tęcza-Ćwierz. Kolorowy świat bombek (pole).