Kristnaskaj kantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kristnaska kanto)
The Twelve Days of Christmas

Tiu ĉi artikolo estas pri kantoj. Ankaŭ ekzistas artikolo pri la libro Kristnaska Kanto.


Estas multaj kristnaskaj kantoj en ĉiuj kristanaj landoj. En Anglio, kie ili nomiĝas Christmas Carols (kristnaskaj karoloj), ili konsistigas grandan nacian tradicion, regule kantitaj de infanaj ĥoroj.

En Brazilo, unu konata kanto estas jena:

Papileto tre bela
Kiu restas en rozejo
venu por vidi kiom da ĝojeco
Ĉar hodiaŭ estas kristnaska nokto
Mi estas papileto
Tre bela kaj ĉarma
mi restas inter la floroj
atendante kiu amos min.

En slavaj kaj ortodoksaj landoj, ili nomiĝas kolinda (kolendoj), kaj ilin kantas infanoj, kiuj iras pord-al-porde, ktp.

En Esperanto kantas[redakti | redakti fonton]

La nederlanda grupo Akordo registris plenan K-diskon da esperantigitaj kristnaskaj kantoj el multaj landoj kantitaj a-capella t.e. nurvoĉe: Kristnaska Kordo. La itala kantistino Cristina Casella registris en 2012 la novan kristnaskan kanton Kredu Kristnaskon. La kanto estas originale verkita de Roberto Pigro en Esperanto, kadre de bonfara iniciato. Oni povas aŭskulti la kanton en Jutubo kaj elŝuti ĝin, serĉante ĝian titolon en la retejo https://kantaro.ikso.net/.

Rete legeblaj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Rete elŝuteblaj Mp3 dosieroj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ralph Glomp kantas i.a. Abio vi!

Akordo kantas i.a. Paca Nokt'

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]