Kristnasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kristnasko
Kristnaska arbo estas apud kripo la plej konata simbolo de Kristnasko.
Kristnaska arbo estas apud kripo la plej konata simbolo de Kristnasko.
Festata de la kristanoj tra la tuta mondo, same kiel de la nekristanoj
Speco Kristana
Signifo kaj senco Naskiĝo de Jesuo Kristo.
Dato Kristana soleno:
de 25-a de decembro post bapto de Jesuo Kristo en okcidentaj eklezioj

7-a de januaro en plimulto de orientaj eklezioj inkluzive de ortodoksuloj
6-a de januaro en armena apostola eklezio

Popola soleno:
24-a de decembro en kelkaj landoj
25-a de decembro en plimulto de okcidentaj landoj (Usono, Unuiĝinta Reĝlando ktp.)

Kutimoj kaj tradicioj Diservoj, donado de donacoj, familiaj renkontiĝoj, ornamado de kristnaskaj arboj.
Koneksas  kun Advento, Epifanio, Bapto de Jesuo Kristo
v  d  r
Information icon.svg
Jesuo Kristo naskiĝis

Kristnasko estas kristana festo por soleni la naskiĝon de Jesuo Kristo. Ties dato estas la 25-a de decembro (sed en diversaj kalendaroj al tiu tago respondas malsamaj tagoj; ekz-e kelkaj ortodoksaj kaj orientaj katolikaj kristanaj eklezioj solenas feston laŭ la Julia kalendaro, kies 25-a de decembro ĉi-jarcente respondas al la 7-a de januaro en la Gregoria kalendaro). Vidu ankaŭ Julon en sama dato.

Deveno de la dato[redakti | redakti fonton]

Fakte oni ne scias kiam vere naskiĝis li, nur en jaro 354 la Eklezio decidis soleni naskon de Kristo je la dato de ĝistiama pagana festo en Romio 25-a de decembro. Tiu estis antaŭe romia festo de "sol invinctus" (nevenkita suno), ĉar en tiu tago post la vintra Solstico la tagoj ree ekplilongiĝas kaj de praaj tempoj la paganaj ritoj festas tiun naturan aferon ligita kun la reveno de espero lumo varmo promeso de onta rikolto. En Romo la Saturnaj tagoj (saturnalia) disvolviĝis de la 17-a de decembro ĝis la Kalendoj de januaro, t. e. la dek lastajn tagojn de la jaro. Ili estis origine festitaj honore al Saturno romia dio de agrikulturo. Dum tiuj festotagoj okazis misordaj ĝuadoj, kiuj de kiam la Ekleziuloj provis regi la socion multe malplaĉis al ili. Ankaŭ kun la naskiĝatago de Mitrao, dio el Irano ligiĝis tiu festo de "sol invinctus", kaj li estas dio de lumo, kaj simbolis lukton kontraŭ la mallumaj kaj malbonaj fortoj; Ties kulto enradikiĝis en Romia imperio. (kp: kun irana festo Jalda la 21-an de decembro).

Tial Eklezio volis kontraŭi tiujn kulton kaj festojn, kies gojigaĵojn ĝi ne povis malhelpi, kaj kies simboloj konvene kongruis kun tiuj de la nasko de Jesuo Kristo, kristanigante ilin. Kaj Papo Liberus fiksis kiel la daton de la naskiĝfesto de Kristo la 25-an de decembro.

La bakĥanalecaj emoj de la antaŭaj festoj restis je la nova kristana festo, precipe la kutimo festeni! (vidu ankaŭ: mezepoka Festo de la Frenezuloj, kaj aliaj tiaj tradicioj priskribitaj de James Frazer)

Kun la jarcentoj oni kutimiĝis fari el Krisnasko feston per pli da pia enmemiĝo, espero, familia etoso, ktp. En la modernaj tempoj la religia signifo emis sveni, kaj eĉ la postrestanta etoso de lumo, espero, bonaj sentoj, mirindaĵoj, infanoj, tradicioj en multaj landoj tute forvaporiĝis kaj ofte nur restas kutimo festeni en tute senideala etoso.

La semajnoj antaŭ kristnasko, en kiuj kredantoj anime prepariĝas al la festo, en okcidentaj eklezioj nomiĝas advento.

Kristnaskaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Infanoj ĝuegas malfermi donacpakaĵojn
Paŝtistoj kun ŝafoj - Tomizaka Preĝejo, Tokio, 1967
Dancado dum humura kantado de Stan Boreson

Homoj festas kaj celebras Kristnaskon en diversaj manieroj, interalie per:

Ofte lige kun tiuj kutimoj, diversaj regionoj havas apartajn kristnaskajn specialaĵojn:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Liturgia jaro (en okcidentaj eklezioj)
Advento Kristnasko Liturgia intertempo Karesmo Pasko Pentekosto Liturgia intertempo
Cindra Merkredo Laetare Palmofesto Sankta semajno Paska tritago Verda ĵaŭdo Granda vendredo Blanka sabato