Kristof Wilke
| Kristof Wilke | |
| Nomo: | Kristof Wilke |
| Naskiĝo: | la 17-an de aprilo 1985 en Radolfzell, |
|---|---|
Kristof Wilke (naskiĝis la la 17-an de aprilo 1985 en Radolfzell, do nun 28-jara) estas germana remisto.
Li komencis sian remistan karieron sur la Bodenlago. Ekde la jaro 2001 li konkursas por la rema klubo Undine Radolfzell, gvide de la trejnisto Christian Viedt. En la klaso de sub-23-jaruloj li dufoje iĝis monda ĉampiono. En la Somera Olimpiko 2008 de Pekino li konkuris en la okopa vira remboato. Sekvajare li en la nacia okopa vira remboato li gajnis oran medalon de la Monda Ĉampionado. La 1-an de aŭgusto 2012 li en kiel membro de la germana okopa vira remboato en la Somera Olimpiko 2012 gajnis la oran medalon, antaŭ la boatoj de Kanado kaj Britio. En la ferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012 li estis flagportanto de la germana olimpika teamo.
Kristof Wilke studas sporton kaj biologion en la Ruhr-universitato Bochum.
Internaciaj sukcesoj [redakti]
- 2006: 1-a pozicio Monda Ĉampionado de sub-23-jaruloj en duopa remboato sen navigisto
- 2007: 1-a pozicio Monda Ĉampionado de sub-23-jaruloj en kvaropa remboato sen navigisto
- 2007: 2-a pozicio Eŭropa Ĉampionado en kvaropa remboato sen navigisto
- 2008: 8-a pozicio Somera Olimpiko en okopa remboato
- 2009: 1-a pozicio Monda Ĉampionado en okopa remboato
- 2010: 1-a pozicio Europameisterschaften en okopa remboato
- 2010: 1-a pozicio Monda Ĉampionado en okopa remboato
- 2011: 1-a pozicio Monda Ĉampionado 2011 en okopa remboato
- 2012: ora medalo en la Somera Olimpiko 2012 en okopa remboato