Kristoforo Báthori
El Vikipedio
(Alidirektita el Kristofo Báthori)
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 27 Aŭg. 2012.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
BÁTHORI Kristóf, somlyói [ba:tori] estis hungara vojevodo kaj princo de Transilvanio. Li naskiĝis en 1530 kaj mortis la 27-an de majo 1581 en Gyulafehérvár. Li estis la pli maljuna frato de Stefano Báthori.
Kariero [redakti]
Kristoforo Báthori en 1557 komisiite de reĝino Izabela kiel sendito vizitis la francan reĝon. En 1565 li estis unu el la militestroj de Johano la 2-a. De 1571 ĝis 1576 li estis kapitano de Várad. De 1576 li regis Transilvanion je nomo kaj komisio de sia pli aĝa frato Stefano Báthori.
Fonto [redakti]
| Antaŭe: | Princo de Transilvanio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Stefano Báthori | 1576–1581 | Sigismondo Báthori |

