Kristoforo la 3-a de Danio
Blazono de Kristoforo de Bavario
Kristoforo la 3-a (naskiĝis kiel Christoph von Pfalz-Neumarkt la 26-an de februaro 1416 en Neumarkt in der Oberpfalz; mortis la 5-an de januaro 1448 en Helsingborg) estis reĝo de Danio (dane Christoffer af Bayern, ekde 1440), Svedio (svede: Kristofer av Bayern, ekde 1441) kaj Norvegio (norvege: Kristoffer av Bayern, ekde 1442). Li estis filo de duko Johano de Pfalz-Neumarkt kaj Katarina, la fratino de sia antaŭulo Eriko de Pomerio, kaj apartenis al la vitelsbaĥa dinastio, branĉo Pfalz-Neumarkt.