Kristologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentraĵo Kristo de El Greco.

Kristologio (el la greka Kristo Χριστός kaj λογία, -logia) estas kampo de studo ene de kristana teologio kiu estas koncerna kun la naturo de Jesuo Kristo, precipe kun la dia kaj homa naturo. Kristologio estas ĝenerale malpli koncerna kun la detaloj de la vivo de Jesuo ol kun la la homa kaj dieca naturo kunekzistanta en unu persono. Kvankam tiu studo de la interrilato de tiuj du naturoj estas la fundamento de Kristologio, kelkaj esencaj subtemoj ene de la kampo de Kristologio inkludas la Enkarniĝon, la Resurekton kaj la savigan laboron de Jesuo.

Ĝenerale en la historio de kristanismo, Kristologiaj demandoj estis gravegaj en la vivo de la eklezio. Kristologio estis fundamenta konzerno de la Unua koncilio de Niceo (325) ĝis la Tria koncilio de Bizanco (680). En tiu periodo, la kristologiaj vidoj de diversaj grupoj ene de la pli larĝa kristana komunumo kondukis al akuzoj de herezo, kaj, malofte, posta religia persekutado.

Grava aspekto de la kristologio de la apostola epoko estis tiu de sankta Paŭlo kies ĉefaj temoj estis la ideoj pri la antaŭekzisto de Kristo kaj la adorado de Jesuo Kristo kiel Kjrios (Sinjoro). Post la apostola epoko, aro da aferoj estis debatitaj en la kristologio kaj verŝajne pro ili ekzistis gravaj skismoj en la 5-a jarcento inter la diversaj kristanaj komunumoj.

En la 13-a jarcento, Tomaso el Akvino uzis kristologion por solvi plurajn ekzistantajn problemojn . Li defendis la perfektecon de la homaj atributoj de Kristo. Dum la Mezepoko ankaŭ aperis la "tenera bildo de Jesuo" iel amiko kaj fonto de vivo, amo kaj konsolo, kaj ne nur kiel Kjrios.

Laŭ la teologo Karl Rahner, la celo de la moderna kristologio estas la formulado de la kristana kredo ke "Dio fariĝis homo kaj Dio iĝinta homo estas Jesuo Kristo".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni Sala, La Cristologia nella Religione nei limiti della semplice ragione di Kant, in Rivista di Filosofia Neo-Scolastica, 96 (2004, 2-3, pp. 235-305).