Kritiko pri Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ekzistas kelkaj famaj kritikoj pri Esperanto (ĉe kelkaj el ili oni povas trovi sufiĉe fortajn defendojn de esperantistoj).

Kritikoj kontraŭ internaciaj helplingvoj ĝenerale[redakti | redakti fonton]

  • "Internacia helplingvo ne havas kulturon." (Esperantistoj ofte respondas, ke ja ekzistas Esperanta literaturo kaj certaj tradicioj en la Esperanto-komunumo; iuj esperantistoj pli emfazas la rolon de Esperanto kiel ponto inter malsamaj kulturoj; kelkaj kombinis ĉi tiujn du alirojn per la koncepto de pontokulturo.)
  • "La toleremo pri malperfektecoj ĉe internaciaj helplingvoj estas malpli ol ĉe etnaj lingvoj. Ŝajnas, ke neniu internacia helplingvo povas esti perfekta, pro ĉi tio novaj planlingvoj naskiĝas senĉese."
  • Ekzistas granda problemo, ke kelkaj vortoj, kiuj estas internaciaj, estas nelogikaj, sed logikaj vortkonstruaĵoj aspektas strange. Ekzemple, Esperante komparu la vortojn "malsanulejo" kaj "hospitalo". Kontraŭargumento estas, ke la internacieco, kiun ni timas perdi, estas nure eŭropa vere. Do la varianto "malsanulejo" estas preferinda. Esperante, bedaŭrinde multas paroj da sinonimoj pro la problemo, la plej fama ekzemplo - latinaj sufiksoj -tion, -or, -ent, kiuj ŝajnas internaciaj, sed ne esperantaj, pro ĉi tio aperis sinonimaj paroj: "civilizado" kaj "civilizacio", "amortizatoro" kaj "amortizilo", "studento" kaj "studanto", ktp.
  • Neesperantistoj ofte kritikas Esperanton ne pro ĝiaj reguloj, sed pro la fakto, ke Esperanto estas senutila. Esperantistoj ofte aŭdas la demandon "Kaj kie oni parolas per ĝi?". Ili respondas: "Ĉie", sed ĉi tio ne estas tute vera. La neesperantista demandanto demandas pri tio, kie en kiu hotelo, kie en kiu oficejo, kie en kiu malsanulejo, kie en kiu magazeno, kie en kiu fervojstacio ktp. Krome, nune oni diras, ke angla lingvo estas pli internacia ol Esperanto (kvankam saĝaj homoj komprenas, ke "internacia Angla" estas aro da anglaj dialektoj, kiuj estas ankaŭe planlingvoj, sed malpli perfektaj eĉe ol Volapuko, la tuta Angla ne eblas uzati internacie).

Kritikoj pri Esperanto specife[redakti | redakti fonton]

Kelkaj Esperantaj malavantaĝoj vere problemas[redakti | redakti fonton]

Sed ili aperis tute pro homaro. Gravaj ideoj de la lingvo ne kaŭzis ilin. Ludoviko ne havis komputilon, krome, li ne estis Dio, do lia projekto nepre havis kelkajn misojn, kiujn devis korekti homaro. Bedaŭrinde pro tio, ke Esperanto estas jame "viva" lingvo, reformi ne eblas, eblas nure eskapi frazojn, suferantajn la problemojn

Seksa malsimetrio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kritikas ke seksismo en Esperanto estas lingva. Oni kritikas ke pluraj parenc-radikoj (kiel "patr-", "frat-" kaj "edz-") havas baze viran signifon, dum necesas aldoni "-in-" por paroli pri inoj. Aldone oni kritikas ke multaj aliaj vortoj (kiel "instruisto", "anglo" kaj la pronomo "li") servas kaj por signi viran personon kaj por signi ajnaseksan personon, dum ekzistas apartaj vortoj por inaj personoj ("instruistino", "anglino", "ŝi"). Riistoj kaj iĉistoj provas forigi tiun malsimetrion el Esperanto

Eŭropeco[redakti | redakti fonton]

Esperanto estas ofte kritikata esti tro eŭropeca. Ĝiaj vortradikoj kaj ĝia gramatiko klare devenas de eŭropaj lingvoj, kio laŭ la kritikantoj nuligas (aŭ malpliigas) ĝian neŭtralecon.

Esperantistoj ofte respondas ke la aglutina strukturo de Esperanto similas pli al la turka, japanabantuaj lingvoj ol al la plej multaj eŭropaj lingvoj

En Esperanto ankaŭe malmankas idiotismoj[redakti | redakti fonton]

Esperantaj idiotismoj malsimpligas lingvon (samtempe pruvante, ke esperanta kulturo ekzistas). Ofte ili aperas pro tio, ke homoj stulte oficialigas ŝercojn (ekzemple, la vortoj "rideto", "flugilo")

Kelkaj adverboj ne havas la sufikson -e[redakti | redakti fonton]

"Baldaŭ", "morgaŭ", "jam", ktp. Oni rajtas uzi la vortojn "baldaŭe", "morgaŭe", "jame", ktp., sed "veteranoj" de Esperantismo tre malŝatas ĉi tiun manieron.

Okazis, ke dum historio de Esperanto aperis neoficialaj reguloj krom la 16 regulojn de Fundamento. Ekzemple, oni nomas la vortojn "nur", "eĉ", ktp. "partikuloj", ne nomas ilin jame "adverboj". Ĉi tiuj vortetoj laŭ neoficialaj reguloj klarigas tiun vorton, antaŭ kiu ili troveblas. Ekzemple, ekzistas diferenco inter la frazoj "nur hundo bojis" kaj "hundo nur bojis". La unua frazo signifas: "neniu bojis krom hundo", la dua frazo signifas: "hundo nenion faris krom bojon".

Doe, Esperanto evoluas, kiel "viva lingvo", kaj perdas simplecon. Komencantoj eblas okazi en la situacion, ke kvankam ili konstruis frazon tute laŭ reguloj, veteranoj ridas pri ĝi.

Kelkaj kritikoj estas tute ridetindaj[redakti | redakti fonton]

"Nenecesaj" gramatikaj malsimplecoj[redakti | redakti fonton]

Oni kritikas:

  • akuzativan finaĵon "-n"
  • deklinacion de adjektivo

Sed ĉi tio necesas por libereco vortorde

Supersignaj literoj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj defendas ilin argumentante ke ili necesas por konservi la principon "unu sono — unu litero", ĉar la 26 bazaj literoj de la latina alfabeto ne sufiĉas por la 28 fonemoj de Esperanto. Ankaŭ estas fakto, ke la granda plimulto de la lingvoj uzantaj variantojn de la latina alfabeto uzas - same kiel Esperanto - diakritajn signojn por klarigi la prononcon de multaj literoj. Krome, ekzistas x-sistemo kaj h-sistemo, kiuj estas pli simplaj ol similaj iloj ĉe germana lingvo, ekzemple