Kritrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krytron KN-22, produktita de EG&G

Kritrono (angle krytron) estas gasplenigita elektrona valvo, kiu estis uzata en mezo de la 20-a jarcento kiel ŝaltila valvo. Pro la speciala strukturo, ĝi ebligas tre mallongajn ŝaltotempon kaj grandan kurentofluon.

Tiu valvotipo estis unuafoje produktita en la malfruaj 1940-aj jaroj, kiel pluevoluigaĵo de ĉanebla sparkilo. Ĝi havas same ĉan-elektrodon inter katodo kaj anodo kiel helpa elektrodo, kiu certigas daŭran senŝarĝigon proksime al la katodo kaj tiel efikas kiel antaŭjonizilo. Parte ĝi enhavas aldone aŭ alternative al tiu helpa elektrodo malfortan beta-radiilon, plej ofte kun nikel-izotopo Ni-63, kiu antaŭjonizas la gasplenaĵon.

Kritronoj estis uazataj en radaraparatoj, por reguligo de la fulmolampoj, por sparkado de pli fortaj sparkiloj, por spako de pli tradiciaj eksplodaĵoj kaj atombomboj per eskploda drato. Pliaj aplikoj okazis tie, kie necesis fortegaj kurentaj impulsoj kaj grandaj tensioj. Ĝin poste anstataŭigis plene en tiu procezo la duonkonduktaĵa ŝaltilo.

la vakua versio de kritrono estas la spritrono.